Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
    Kneipp, Sebastian
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Kneipp, Sebastian

Sebastian KNEIPP [sebastjan knajp] (naskiĝis la 17-an de majo 1821, mortis la 17-an de junio 1897) estis germana pastro kaj naturkuracisto.

Sebastian Kneipp naskiĝis en Stephansried apud Ottobeuren. Lia familio estis malriĉa: Kiel infano li devis labori por subteni sian familion, kaj nur en la aĝo de 23 jaroj li povis ekviziti gimnazion.

Kiel gimnaziano li malsaniĝis je tuberkulozo. El naturkuracista libro (Johann Sigmund JAHN: Unterricht von Kraft und Wirkung des frischen Wassers), pritemanta la kuracadon per freŝa akvo, li ĉerpis novajn esperojn. Li vintre banis en rivero, plievoluigis la akvoverŝojn de Jahn kaj vere resaniĝis.

Kiel studento pri teologio en Dillingen kaj Munkeno li kuracis kelkajn kunstudentojn kaj en la jaro 1854 li sukcese helpis kontraŭ ĥolera epidemio. Pli kaj pli da malsanuloj venis al li, kvankam kritikuloj daŭre akuzis lin pro ĉarlatanado.

Ekde 1855 Kneipp agadis en monaĥinejo en Wörishofen (nuntempe: Bad Wörishofen). Apud sia religia laboro li perfektigis siajn kuracmetodojn kaj en la jaro 1880 li povis fondi la unuan kuracbanejon tie.

En 1886 aperis lia verko Meine Wasserkur, per kiu li instruis sian metodon, kuraci per akvo. Du jarojn poste eldoniĝis So sollt ihr leben, t.e. konsilaro pri nutrado, korpa aktivado kaj ordema vivostilo. Lia pacientaro kreskegis, societoj pri la kuracado laŭ Kneipp fondiĝis. Eĉ al la Papo Leo XIII li en 1894 donis konsilojn.
La kuracmetodo de Kneipp baziĝas sur kvin kolonoj: hidroterapio (kuraci per akvo), fitoterapio (kuraci per plantoj), movoterapio (korpa aktivado), dietiko (racia nutrado) kaj ordoterapio (ordo kaj ekvilibro en la vivo).

Sebastian Kneipp mortis en Wörishofen. La urbo nuntempe estas konata kuracloko.

Laŭ Vikipedio, la libera enciklopedio


 

Sebastian Kneipp Copyright Kneipp-Verlag



supren

© 2005-2007 MZ-Verlag