Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Infektaj kronikaj

Jen kuracado komune aplikebla al ĉiuj kronikaj infektaj malsanoj, escepte dum la akutaj atakoj aŭ krizoj, aperantaj en ties kuro, kiuj postulas kuracadon similan al la akutaj infektaj malsanoj.

La dietoterapio estas kaj restas la fundamento de la terapio. Fortuloj komencu per fastado, poste manĝu nur fruktojn; kaj poste observu krudan nekuiritan dieton. La daŭro de ĉiu el tiuj tri dietoj dependos de la forteco de la paciento kaj de la cirkonstancoj. Sed ju pli longa ĝi estas, des pli efika; ĉar tiel oni povas atingi pli rapidan kaj kompletan sentoksiĝadon, unua paŝo al resaniĝo. Ne forgesu, ke la nekuiritaj vegetaĵoj havas grandan kuracigan valoron pro la vitaminoj kaj aliaj biologiaj elementoj en ili entenataj. kiel sekva ŝtupo oni aldonu kuiritajn legomojn; poste integrajn cerealojn. Sed la kvanto da nekuiritaj nutraĵoj devas nepre esti pli granda ol tiu da kuiritaj.

Ĉiutagaj sunbanoj daŭrantaj unu horon aŭ pli, se bone tolerataj, estas tre rekomendindaj. La hidroterapio ankaŭ ludas gravan rolon en la kuracado de kronikaj infektaj malsanoj: ĉiumatene, ĉe ellitiĝo, frotado de la malsupra parto de la ventro; ĉiusemajne, tutkorpa vaporbano; se ĝi ne estas tolera-ta, anstataŭigu ĝin per pli ofta (ĉiuduatage) vaporbano al la malsupra duono de la korpo aŭ per ŝvitiga envolvo. Kataplasmoj el argilo, prefere mal-varmaj, estas aplikendaj sur lokajn lezojn (ŝankrojn, ulcerojn, abscesojn ktp.). Interna uzado de argilo povas esti necesa ĉe kelkaj intestaj lokiĝoj.

Tiuj, kiuj loĝas proksime de maro aŭ rivero povas preni sablobanon. La plantoterapio, precipe dekoktaĵoj de urinigaj, sangpurigaj kaj ŝvitigaj plan-toj; la mineralakva terapio kaj ŝlimterapio; la marbanoj; la klimatoterapio; la movoterapio (precipe gimnastiko, marŝado); la aerbanoj kun akompano de spiraj ekzercoj ktp. estas aliaj uzendaj rimedoj. La revulsiterapio estas indikinda ĉe pluraj kronikaj infektaj malsanoj kun lokalizitaj lezoj (ekzemple sinapa kataplasmo). Ĉar kelkaj kronikaj infektaj malsanoj estas longdaŭraj, la psikoterapio povas esti necesa por anime apogi la pacienton, kaj eviti ties senkuraĝigon.



supren

Mola s'ankro

Sifiliso

Blenoragio vira

Blenoragio virina




supren

Mola s'ankro

© 2005-2007 MZ-Verlag