Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Sifiliso

en kontrasto kun la relative benigna mola ŝankro, estas grava infekta malsano, kies unua simptomo, la malmoliĝinta ŝankro (unua lezo), aperas ordinare dum la tria semajno post la kontaĝo, kaj estas sendolora same kiel la ingvenaj limfnodoj, kiuj modere pligrandiĝas. Malofte ĝi lokiĝas ekster la generaj organoj: lipo, umbiliko. Proksimume ses semajnojn post la apero de la ŝankro, prezentiĝas la dua periodo, karakterizita per erupcio de etaj rozaj rondaj makuloj (rozeolo), kiuj ne jukas nek deskvamiĝas; papuloj (iom elstaraj lezoj de la haŭto); pustuloj (ŝvelaĵoj entenantaj puson) ktp. Tiuj sekundaraj lezoj lokiĝas kaj en la haŭto kaj en la mukozoj (platoj sur la lango, lipoj ktp.), kaj estas tre kontaĝaj, same kiel la primara ŝankro. Dum la tria periodo aperas gumabscesoj, ulceroj ktp., kiuj postlasas cika-trojn. Esceptaokaze la malsano povas finiĝi per tre gravaj afekcioj de la kvara periodo: tabeto, ĝenerala paralizo.



La sifiliso povas esti ankaŭ hereda, t. e. transdonita de malsana patro aŭ patrino al la feto. La heredosifiliso manifestiĝas per diversaj lezoj visceraj, ostaj, artikaj, okulaj, haŭtaj, mukozaj, nervaj ktp., kiuj grave endanĝerigas la sanon kaj eĉ la vivon de la individuo. Kuracado: vidu pli supre.



supren

Mola s'ankro

© 2005-2007 MZ-Verlag