Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Malignaj malsanoj

La sovaĝa homo, kiu havas nenian kontakton kun la civilizacio, instinkte obeas la naturajn leĝojn kaj sekve ne suferas la kronikajn kaj degenerajn malsanojn, kiuj trafas lian civilizitan samspeciulon. Tiu ĉi, kiu konstante malobeas tiujn leĝojn, suferas egalmezure la malsanojn kaj perturbojn, kiujn li mem estigis pro sia neracia nutrado, nerva streĉiĝo, sidema vivo, malvirtoj ktp.

Nu, tial ke la malsanoj plej ofte ne estas racie traktataj - ĉar kaj la kuracisto kaj la paciento obstine celas elimini nur la simptomojn, ne la kaŭzojn, kiuj ilin okazigis -, finfine la elĉerpita organismo,, ribelas" kaj, se ekzistas hereda antaŭdispozicio por la maligna degenerado, la ĉeloj de la histoj ekreproduktiĝas ĥaose, senorde, invadas kaj detruas la apudajn histojn for-mante metastazojn en aliaj organoj kaj regionoj de la korpo. Estas la kancero, malsano kiu mortigas plej da homoj en la mondo (post malsanoj de la sangocirkulado) kaj kies nura eldiro panikas kaj kuracistojn kaj pacientojn.

Sed la saĝa konduto al kancero ne estas la paniko; ankaŭ ne la neglekta-do. Oni devas unue kompreni, ke tiu ne estas loka malsano - kvankam ĉe la komenco ĝi tiel ŝajnas -, sed ĝenerala malsano. La mekanismoj de defendo, kiujn ĉiu denaske posedas, brave batalas - kelkfoje dum tmultaj jaroj - kontraŭ la damaĝaj efikoj de la agresoj (biologiaj, fizikaj, kemiaj, psikaj ktp.), kiujn li spertas, ĝis kiam finfine ili estas venkitaj. Tiam komenciĝas la fina proceso, kiu povas longe daŭri, sed kies tristan rezulton oni bone antaŭscias.

Jen koncize la ĉefaj kancerogenaj (kiuj povas estigi kanceron) faktoroj: neracia nutromaniero, bazita sur fritaĵoj, konservaĵoj, produktoj industriaj, kadavraj, nekompletaj, artefaritaj ktp. kun jenaj aldonitaĵoj: artefaritaj esencoj kaj dolĉigiloj (sakarino ktp.), industria sukero, sintezaj vitaminoj, ekscesaj kondimentoj, substancoj aromigaj, emulsiaj, kolorigaj, stabiligaj, kontraŭoksidaj kaj multaj aliaj produktoj, kiuj pretendas pligrandigi la nutran valoron de la manĝaĵoj, plibonigi ties ŝajnon kaj guston kaj eviti putriĝon, ŝimojn kaj aliajn difektiĝojn. Krome estas ankaŭ imputeblaj la enstomakigo de manĝaĵoj tro varmaj aŭ malvarmaj, la grasoj varmigitaj je alta temperaturo kaj la uzado de aluminia kuirilaro.

Ankaŭ estas kancerogenaj la restaĵoj en fruktoj, legomoj kaj cerealoj de la kemiaĵoj (insekticidoj, fungicidoj kaj herbicidoj) uzataj por mortigi la insektojn kaj fungojn kaj detrui la trudherbojn; la fabrikitaj sterkaĵoj utiligataj por plibonigi la kulturgrundon fare de kultivistoj, kiuj celas maksimuman mo-nan profiton ne atentante la sanon de la konsumantoj; kelkaj fungoj (produktantaj aflatoksinojn), kiuj atakas kelkfoje la cerealojn, la nuksojn, la fruktojn kaj la legomojn; la kloro kaj la fluoro ktp., kiujn oni aldonas al la akvo, malgraŭ ke ili estas kancerogenaj kaj estigas genetikajn perturbojn.

Jen aliaj kaŭzantoj de kancero: la tabako, kiu malutilas ne nur al la fumantoj, sed ankaŭ al tiuj kiuj troviĝas proksimaj al ili kaj devas enspiri ties damaĝan fumon; la gasoj devenantaj de la motorveturiloj, la hejtado kaj la industrio; la radiaktiveco estigita de la nukleaj eksplodoj kaj la reziduoj de la atomenergiaj centraloj; la iksradioj, eĉ en tre malgrandaj dozoj, kiujn oni uzas ofte nerespondece ĉe gravedaj virinoj kaj okazigas leŭkemion ĉe in-fanoj kaj endanĝerigas ĉiuaĝajn personojn elmetitajn al troa surradiado diagnoz- aŭ terapicele; la drogoj, hormonoj, kontraŭkoncipaj piloloj, ĉiuspecaj radiadoj, kontrastrimedoj kaj multaj aliaj produktoj indikitaj aŭ ne de la kuracisto; diversaj substancoj uzataj en la moderna industrio tre damaĝaj por la laboristoj, kiuj manipulas ilin sen la nepre necesa singardeco; memtoksiĝo (pro mallakso aŭ alia kaŭzo) ktp. Estas ankaŭ substancoj, kiel la karbona oksido, kiuj ne estas mem kancerogenaj, sed povas influi aliajn, kiuj havas tiun econ en malgranda kvanto, kaj kapablas ĝin pligrandigi.

Fine kelkaj psikaj statoj (deprimeco, angoro ktp.) povas favori la aperon de maligna malsano ĉe homo kun tia antaŭdispozicio, kiam ties rezistokapablo malgrandiĝas aŭ elĉerpiĝas.

Kancero povas trafi ĉiuaĝajn personojn, sed la maljunuloj estas plej ofte trafitaj; ĝi povas ataki iun ajn organon, sed la pulmo, la mamo, la utero, la rektumo, la haŭto kaj la stomako estas pleje atakitaj. Malgraŭ ĝia tre malbona prognozo, ĝi estas iugrade preventebla: sufiĉas atente legi la antaŭe menciitajn kancerogenajn faktorojn por orientiĝi al ties profilaktiko, kiu samtempe taŭgas ankaŭ por preventi ĉiujn aliajn malsanojn: unuvorte, temas pri la strikta observado de la leĝoj de la sana vivo.

Kompreneble, kelkaj el la menciitaj damaĝaj faktoroj estas facile elimine-blaj de ĉiu persono, kiu propravole tion decidas; sed aliaj tute ne, ĉar nur la firma kaj inteligenta kunagado de naciaj kaj eĉ internaciaj instancoj po-vas haltigi, ekzemple, la nukleajn eksplodojn kaj ĉesigi aliajn malbonaĵojn, kiujn la simpla civitano ne povas eviti aŭ ŝanĝi favore. Ĉiaokaze sole nur la kohera kunagado de la registaro, la popolo kaj la kuracistaro povos el-radikigi tiun plagon de la civilizacio, kiu tiom teruras (kancerofobio).
Oni devas eviti obsedon, sed oni ne devas malatenti iun ajn korpan nenormalaĵon, ĉar la neglektado aŭ la indiferenteco malebligas ofte la ĝustatempan diagnozon, kiu tre gravas en tiuj ĉi kazoj por preskribi la alcelan kuracadon.

Tiu ĉi konsistas unue en la kirurgia fortranĉo de la tumoro, se la biopsio konfirmas ĝian malignecon, kondiĉe ke la apudaj histoj kaj organoj ne estas ankoraŭ trafitaj, ĉar tiam la operacio estos senutila.

La paciento devas strikte observi dum pluraj monatoj vegetaran nekuiritan dieton: freŝaj, maturaj, laŭsezonaj fruktoj kaj ties ĵus elpremitaj sukoj en laŭvola kvanto, inkludante nuksojn (juglando, kokoso, migdalo, avelo ktp. ); krudaj salatoj, almenaŭ ses diversspecaj, miksitaj, kaj ties sukoj ĵus elpremitaj, inkludante laŭplaĉan kvanton da kruda (nekuirita), raspita, muelita aŭ likvigita terpomo, kun tre malmulte da natura salo, citronsuko kaj iom da olivoleo. Oni enstomakigu ĉiutage, sed ne samtempe, krudan ĝermon de tritiko, manĝeblajn marajn algojn, sekigitan bierfermentilon, polenon de floroj, raspitaĵon de la flava parto de matura citronŝelo, reĝan ĝelon, tri kuleretplenojn da purigita kaolino, miksitajn kun iom da akvo. Oni povas miksi kun la salato la ĝermon de tritiko, la algojn kaj la raspitaĵon de citronŝelo.

Por plifortigi la defendokapablon, gravas ankaŭ la ĉiutaga enstomakigo de duonlitro ĝis unu litro da ĵus elpremita suko de ruĝa beto, kiun oni devas trinki malrapide, per malgrandaj glutoj. Oni unue raspas ĝin subtile kaj oni ĝin elpremas per la fingroj en tolaĵo, aŭ oni prefere uzu elektran elpremi-lon. Por plibonigi ties guston, oni povas aldoni iom da citronsuko aŭ miksi ĝin kun suko de aliaj krudaj legomoj. La ruĝa beto havas la proprecon intensigi la oksigeniĝon en la intimeco de la histoj (funkcio, kiu ĉe la maljunuloj ne plenumiĝas ĝisfunde), tiel favorante la detruon de la kanceraj ĉe-loj kaj malhelpante la kreskadon de la tumoro.

Utilaj kompletigaĵoj de la kuracado estas la naturaj vitaminoj A kaj C, kiuj estas entenataj en la freŝaj nekuiritaj fruktoj, legomoj kaj aliaj nutraĵoj (ne la pseŭdovitaminoj disvendataj en la farmacioj, kiuj damaĝas la sanon) kaj la dekoktaĵoj de la segaĵo de la brazila arbo Tecoma flavescens aŭ de la dispecigita ŝelo de la ĉilia planto Drymis vvinteri.

Ĉiunokte ĉe la enlitiĝo apliku sur la malsanan regionon kaj ties ĉirkaŭaĵojn malvarman aŭ apenaŭ varmetan kataplasmon el argilo aŭ kaolino, kiun oni demetas la sekvan matenon. Por sendolorigi, apliku tiun kataplasmon ankaŭ matene dum 2 aŭ 3 horoj kaj vespere dum 3 aŭ 4 horoj, malproksime de la manĝoj, kaj trinku dekoktaĵojn de laktuko aŭ de papaveto.

La paciento urĝe bezonas fortan moralan apogon de siaj familio kaj kuracisto, ĉar tiu kronika kaj grava malsano havas grandan influon sur lian animon. Estas necese, do, ke la personoj, kiuj ĉirkaŭas lin, helpu lin ĉiamaniere. Vidu sub: Malsanoj de la nerva sistemo.

De temp' al tempo prezentiĝas kazoj de spontanea remito kaj eĉ de re-saniĝo de kancero. Sed, ĉar temas pri vivfiniga malsano, ne estas prudente promesi resaniĝon, kaj la paciento en plena libereco devas elekti sian preferatan kuracsistemon, kvankam la kobaltoterapio, la kemioterapio ktp., tiom vaste uzataj hodiaŭ, ne havigas la deziregatajn rezultojn. Male, ili toksas, kaŭzas brulvundojn kaj aliajn gravajn lezojn, kiuj pli suferigas la pacientojn kaj mallongigas ties vivon.

Per la naturkuracado, kompense, oni tre ofte atingas supervivon pli elporteblan, sen doloroj kaj nenecesaj suferoj.

Ĉio, kion ni diris pro kancero, estas ankaŭ aplikebla al aliaj malignaj malsanoj: sarkomo, Hodgkin-a malsano ktp.

Leukemio



supren

© 2005-2007 MZ-Verlag