Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Okulaj malsanoj

La okulo estas la organo de la vidado, eble la plej delikata kaj sendube la plej alte taksata el ĉiuj homaj sensoj. Ĝi konsistas el tri esencaj partoj:


 

La okulo



supren

la retino, la plej interna el la tri okulaj membranoj, sur kiu formiĝas la bildoj;
la dioptra aparato (organo de la refrakto), kiu kondukas kaj kondensas la lumradiojn sur la retinan surfacon, konsistanta el refraktaj medioj de la okulo (korneo, antaŭkamero, pupilo, kristalino aŭ lenso kaj vitreo), kaj muskolo nomita ciliaro, situanta ĉirkaŭ la kristalino, kaj servanta al la akomodiĝo;
la iriso, ronda, kontrahebla membrano, kun centra truo, la pupilo, por enlasi la lumradiojn, kiu limigas la kvanton da lumo atinganta la fundon de la okulo.


supren

Krome estas akcesoraj aparatoj servantaj por movi la okulglobon (4 rektaj kaj 2 oblikvaj muskoloj por ĉiu okulo), kaj por ĝin protekti kontraŭ la eksteraj agantoj:



supren

la skleroto, fibreca, netravidebla, blanka membrano, kiu konsistigas la ŝelon de la okulglobo, kaj estas, en sia antaŭa parto, en kontinueco kun la korneo, travidebla, refrakta membrano;
la palpebroj, du moveblaj membranoj, kiuj, proksimiĝante, kovras la okulglobon;
la larma aparato, konsistanta el glando sekrecianta larmojn, kies funkcio estas malsekigi la korneon kaj la konjunktivon (mukozo, kiu tegas la malantaŭan facon de la palpebroj kaj la antaŭan parton de la skleroto ĝis la kornea rando), kaj ekskreciaj duktoj, tra kiuj la ekscesaj larmoj estas forkondukataj al la nazkavo, kiu ankaŭ bezonas tiun humidon. La okulharoj en la rando de la palpebroj kontribuas al la ŝirmado de la okulo kontraŭ troa lumo kaj fremdaĵoj. Plie la brovoj baras la vojon al la ŝvito de la frunto, kiu alie povus atingi kaj iriti la okulon.


supren

La rilato inter la okulo kaj la tuta organismo estas tiel intima, ke la kuracisto (aŭ okulisto) devas ĉiuokaze zorge konsideri la ĝeneralan sanstaton de la paciento.

La ĝeneralaj malsanoj, kiuj plej ofte kaŭzas simptomojn kaj malsanojn de la okuloj, estas: sifiliso, tuberkulozo, reumatismo, renito, diabeto, arteriosklerozo, koraj malsanoj, trofiaj (prinutraj) perturboj, kronikaj toksiĝoj, malsanoj infektaj kaj de la nerva sistemo.

Escepte de la dormohoroj, la okuloj estas kontinue elmetataj al diversaj damaĝaj faktoroj: troa aŭ nesufiĉa lumo, trostreĉado, mikroboj, polvo, traŭmatoj ktp.



supren

Akuta konjunktivito

Astigmatismo

Blenoragia au' pusa konjunktivito

Dakriocistito

Fliktena konjunktivito

Glau'komo

Hemorargioj (sangelfluoj)

Hipermetropeco (malmiopeco)

Hordeolo

Inflamo de la iriso

Kalazio

Konjunktiva hiperemio

Kristalinaj malsanoj

Kronika konjunktivito

Malsanoj de aliaj okulaj histoj

Malsanoj de la korneo

Malsanoj de la larma aparato

Malsanoj de la retino

Malsanoj de la skleroto

Malsanoj de lo koroido

Miopeco

Opakaj'oj (malsanoj de la vitreo)

Palpebraj malsanoj

Palpebrito (blefarito)

Parenkima keratito

Perturboj de l' akomodo

Pterigo

Strabismo

Subkonjunktiva hemoragio

Trakomo

Trau'matoj de la konjunktivo

Trau'matoj de la korneo

Trau'matoj de la palpebroj

Trikiazo




supren

Jen kelkaj higienaj rekomendoj

laŭeble profitu la naturan sunan lumon, evitante nur ties troan intensecon kaj sekvan blindumon. Se vi nepre devas uzi artan lumon, zorgu almenaŭ, ke tiu ĉi estu sufiĉa (ne troa), kaj de lampo situanta super kaj iom malantaŭ via ŝultro. Se la lampo tamen troviĝas antaŭ vi, uzu vizieron aŭ alian ŝirmilon por protekti la okulojn. Ne tro uzu la vidadon, kaj evitu ĉion, kio povas al ĝi malutili: forta vento, polvo, fumo kaj aliaj iritaj substancoj, kemiaj kosmetikaĵoj kaj ŝminkoj, neĝusta, tro klina pozicio dum legado, skribado ks. (distanco de 30 centimetroj estas konsilinda), okullaciĝo aŭ -streĉado tuj post la manĝoj ktp. Krome oni ne forgesu, ke ĉiuj faktoroj de la ĝenerala sano estas ankaŭ valoregaj por la okula sano kaj sekve aplikendaj al ĝi.

Tuj post la naskiĝo, engutu profilaktike en ĉiun okulon de la ĵusnaskito 1 aŭ 2 gutojn da citronsuko anstataŭ la ĝenerale uzata arĝenta nitrato.



supren

Trikiazo / Hordeolo

© 2005-2007 MZ-Verlag