Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Strabismo

En normalaj kondiĉoj oni uzas por vidi ambaŭ okulojn, kiuj enfokusigas la bildon sur simetriajn punktojn de la retinoj, kaj tiuj du bildoj kununuiĝas por mensa percepto. Tio konsistigas la duokulan vidadon.

Ĉe paralizo de okula muskolo, la koncerna okulo devias, kaj sekve aperas diplopio, t. e. percepto de du bildoj ĉe la vido de unu sola objekto. La samo okazas krome ĉe perturbo de la normala ekvilibro ekzistanta inter konverĝo kaj diverĝo, kaj ĉi-kaze la devio povas esti latenta aŭ malkaŭa (evidenta). La unua ne estas ekstere konstatebla, ĉar malgraŭ la konstanta tendenco de la okulo al devio, ties muskola streĉo devigas ĝin simultane fiksiĝi. Tamen ĝi ekzistas, kaj povas kaŭzi kapdoloron kaj aliajn malagrablaĵojn pro la troa streĉado de la okuloj. Kiam la paciento ne plu povas venki la devion, ĝi fariĝas evidenta aŭ malkaŭa. Tiu stato, en kiu ambaŭ okuloj ne povas samtempe rigardi unu saman punkton, nomiĝas strabismo.

Ĉe konverĝa strabismo unu okulo devias internen, al la nazo, kaj kunekzistas ordinare kun hipermetropeco kun aŭ sen astigmatismo. Ĝi aperas pleje en frua aĝo, ĉe infanoj inter 1- kaj 4jaraj, kiuj komencas uzi sian akomodon por vidi proksimajn objektojn. Ĝi estas malofte denaska. En la komenco oni rimarkas ĝin nur de temp' al tempo, ĉe proksima vidado aŭ ĉe perturbo de la ĝenerala sanstato; sed poste ĝi fariĝas konstanta. Kelkfoje ĝi malaperas dum pubereco. La vidakreco de la straba okulo estas ofte tre malgranda, kaj probable tio ŝuldiĝas al ties neuzo.

Ĉe diverĝa strabismo unu okulo devias eksteren, al la tempio, kaj kunekzistas ordinare kun miopeco. Multe malpli ofta ol la konverĝa, la diverĝa strabismo ne manifestiĝas en frua aĝo, sed dum la juneco aŭ adolteco. Ĝi ofte okazas post kiam tiu okulo perdis sian vidkapablon, dum la alia bone funkcias. Ĉar la stimulo por konverĝi ne plu ekzistas, la nefunkcianta okulo adoptas ripozpozicion, t. e. diverĝan.

La kuracado de I' strabismo devas direktiĝi antaŭ ĉio al la ĝenerala sanstato de la paciento. La okulaj ekzercoj indikitaj por perturboj de la refrakto estas aplikindaj ankaŭ tiukaze. Sed dum la tago la normalan okulon oni devas vindi aŭ senfunkciigi pere de malpolurita aŭ opaka vitro por devigi la deviintan fiksiĝi kaj ekzerciĝadi. Tiel oni evitas la malfortiĝon de ties vidkapablo pro neuzo, kaj restarigas ĉi tiun laŭeble, se ĝi jam aperis. Tiu senfunkciigo de la normala okulo per vindo aŭ opaka vitro devas daŭri 1 aŭ 2 semajnojn; poste oni nepre kovru la deviintan dum sama tempodaŭro por ke la normala okulo funkciu denove. Tiu alterna procedo estas necesa por certigi la ĝustan interrespondan funkciadon de ambaŭ okuloj kaj sekve la duokulan vidadon. Sed ĝi sukcesos nur se komencita tre frue, se eble tuj post la apero de l' strabismo, kaj daŭrigata kun konstanteco kaj persisteco. Post la 6a jaraĝo, ĝi ne plu efikas ĝenerale. Ekzistas diversaj teknikoj kaj specialaj instrumentoj taŭgaj ankaŭ por la okula ekzerciĝado, kiuj celas la kununuigon de la bildoj kaj sekve la duokulan vidadon. En kelkaj kazoj oni preskribos okulvitrojn. Kirurgia operacio povas iafoje esti necesa; sed plej ofte ĝi nur havigas estetikan rezulton, ĉar straba okulo, kiu jam perdis sian vidkapablon, ne reakiros ĝin.



supren

Glau'komo / Astigmatismo

© 2005-2007 MZ-Verlag