Ĉe miopeco la okulo estas pleje iom pli longa ol normale. Tial en stato de neakomodo, la lumradioj konverĝas antaŭ la retino, estigante konfuzan bildon. Gi estas malofte denaska, sed la heredeco povas influi ĝin. Ĝi aperas ordinare en frua aĝo, kiam dum la kreskado oni tro- aŭ misuzas la okulojn por vidi proksime, kaj dependas de la ĝenerala sanstato kaj fortikeco de la individuo. Ĝi estas pli ofta en la urbo ol en la kamparo; kaj en la lernejoj kaj universitatoj pli ofta ol en la malsuperaj klasoj. Troa studado, kudrado ks., precipe ĉe arta lumo; malmulta fizika aktiveco; legado de malgrandaj, neklaraj kaj densaj presliteroj; neĝusta, tro klina pozicio de skribanto aŭ leganto, kiu kelkfoje ŝuldiĝas al seĝo, pupitro aŭ tablo ne komfortaj; tro forta aŭ tro malforta lumo; sidema vivo; nebona sanstato ktp. grave kontribuas al ties apero, precipe, kiam jam ekzistas antaŭdispozicio. Certagrade oni povas aserti, ke la miopeco estas malsano de la civilizo kaj edukado, kiuj postulas proksiman vidadon. La miopulo havas nenormale mallongvidan kapablon, kaj ne povas klare distingi malproksimajn objektojn; la proksimajn li klare distingas. Simpla miopeco ne estas grava; sed evoluanta, kreskanta miopeco ofte estigas diversajn retinajn, koroidajn kaj vitreajn komplikaĵojn, kiuj povas grave endanĝerigi la vidkapablon.
|
|

Miopeco La okulo estas tro longa.

|