Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Astigmatismo

estas difekto de la okulo, kiu, ne havante unu saman kurbecon en la diversaj meridianoj, estigas vidon neegale klaran en ĉiuj direktoj. Ordinare denaska, ĝi ofte ŝuldiĝas al hereda antaŭdispozicio; sed povas tamen esti kaŭzita ankaŭ de korneaj inflamoj, traŭmatoj aŭ operacioj. La vidakreco malpliiĝas diversgrade, tiom en proksima kiom en malproksima vidado, depende de I' grado de astigmatismo, kaj la paciento plendas pri laciĝo pli aŭ malpli intensa kaj kontinua, precipe ĉe proksima vidado.



supren

Kuracado

La alopatia (oficiala) medicino traktas la perturbojn de la refrakto nur preskribante okulvitrojn; sed ĝi ordinare preteratentas aŭ simple ignoras la realajn kaŭzojn, kiuj estigis tiujn perturbojn. Racia kuracado devas nepre turni sian atenton unue al la ĝenerala sanstato de la paciento, al ties viv- kaj nutromaniero ktp. Fortiga vegetara dieto kun abundo da krudaj nekuiritaj fruktoj kaj salatoj kaj aldono de sekigitaj bierfeĉo kaj poleno, kruda ĝermo de tritiko kaj maraj algoj; mar-, sun- kaj aerbanoj; ĉiutagaj gimnastiko, sporto kaj marŝado (ilin alternigante kun la studhoroj); sufiĉa nokta ripozo ktp. estas preventaj faktoroj, kiuj celas antaŭmalhelpi la aperon de la menciitaj perturboj. Kiam ili jam aperis, la samaj faktoroj estas aplikendaj al ties kuracado; ĉar la okula sanstato dependas pleje de la ĝenerala sanstato, kaj neniel povas apartiĝi disde ĝi. Antaŭ ol preskribi okulvitrojn, do, oni devas zorge priatenti la ĝeneralan sanstaton de la paciento, celante ĝian normaligon. Samtempe oni rekomendos ĉiutagajn (eĉ 2- aŭ 3foje tage, se eble) okulajn ekzercojn malrapide farotajn, dum kiuj la sidanta paciento tenos sian kapon rekta kaj senmova la tutan tempon. Nur la okuloj devas moviĝi jene:



supren

movu la okulojn tiom dekstren kiom eble, kaj poste movu ilin tiom maldekstren kiom eble. Ripetu 20foje tiun duoblan movon. Ripozu 1 aŭ 2 minutojn.
movu la okulojn tiom supren kiom eble, kaj poste tiom malsupren kiomeble. Ripetu 20foje tiun duoblan movon. Ripozu 1 aŭ 2 minutojn.
movu la okulojn tiom dekstren kiom eble; poste tiom supren, tiom maldekstren, tiom malsupren kaj tiom dekstren kiom eble, cirkloforme. Ripetu 20foje tiun cirklan movon, kaj ripozu 1 aŭ 2 minutojn.
faru la antaŭan ekzercon, sed en kontraŭa senco; t. e. maldekstren, supren, dekstren, malsupren kaj maldekstren, cirkloforme, ripetante 20foje tiun movon, en la senco de horloĝmontriloj, kaj poste ripozante 1aŭ 2 minutojn.
rigardu vian fingropinton je la distanco de 10-12 centimetroj, poste ion ajn situantan je pli ol 50 metroj (arbon, la ĉielon ks. ); distanco, kiu en optiko ekvivalentas infiniton. Ripetu 20foje tiun duoblan movon, kaj ripozu 1 aŭ 2 minutojn.


supren

La ripozo je la fino de ĉiu serio da ekzercoj konsistas simple el teni la oku-lojn fermitaj, aŭ preferinde apogi la kapon, tenante la okulojn fermitaj, sur la manplatoj (ne premu la okulglobojn nek la nazon), kio pli perfekte ripozigos la okulojn en kompleta mallumo. Memoru, ke ĉiuj movoj devas esti malrapide farataj, ke nur la okuloj devas moviĝi, dum la kapo restas fiksa, senmova. Se 20 sinsekvaj duoblaj movoj en ĉiu serio tro lacigas vin, faru en la komenco nur 3 aŭ 5 movojn, kaj aldonu 1 aŭ 2 ĉiutage, ĝis atingi 20 en ĉiu serio.

Okulbano en malvarma, apenaŭ salita akvo estas ankaŭ tre rekomendin-da por fortigi la vidkapablon, kaj por ripozigi la okulojn post troa okullaciĝo aŭ -streĉado, aparte ĉe arta lumo. Krome enstomakigu ĉiutage 2 glasojn da ĵus elpremita suko de freŝaj krudaj karotoj.

La ĉi-supraj indikoj strikte observataj dum la necesa tempodaŭro, varia laŭ la kazoj, sufiĉas por kuraci preskaŭ ĉiujn perturbojn de la refrakto, kaj por plibonigi tiujn de I' akomodo (presbiopeco). En kelkaj difinitaj kazoj deter-minotaj de la naturkuracisto, konsulte kun okulisto, oni preskribos okulvitrojn tiom malfortajn kiom eble. Oni ne forgesu, ke okulvitroj nur povas ĝu-sti tiujn perturbojn dum la uzado; sed tute ne taŭgas por ilin kuraci. Male, ili kontribuas al atrofiiĝo de la muskoloj de I' akomodo, kaj, kun paso de la tempo, la okulo, kvazaŭ senmovigita, inertigita, iasence paralizita, perdas sian reagokapablon, kaj bezonos ĉiufoje lensojn pli kaj pli fortajn.

Se malgraŭ ĉio la perturbo pligraviĝas, estas konsilinde forlasi dum certa tempo la studadon aŭ laboron, se tiu ĉi postulas proksiman vidadon, kaj ekloĝi en la kamparo, en plena kontakto kun la naturo.



supren

Strabismo

© 2005-2007 MZ-Verlag