La vitreo estas viskoza senkolora travida substanco, pleniganta la okulon malantaŭ la kristalino. Ĝiaj plej gravaj afekcioj estas opakaĵoj, "flugantaj muŝoj", hemoragioj, abscesoj kaj fremdaj korpoj.
La opakaĵoj aperas ofte ĉe ekstrema miopeco kun koroidito, traŭmatoj, ĝeneralaj malsanoj kaj profundaĝo. "Flugantaj muŝoj" vidiĝas post okula laciĝo (ekzemple troa legado ĉe arta lumo), neĝustitaj refraktaj difektoj (precipe miopeco) kaj digestaj perturboj. La kuracado devas direktiĝi rekte al la kaŭzo.
|