La koroido estas la meza membrano de la okulglobo, situanta inter la skleroto kaj la retino. Ĝi estas la nutra organo de la okulo, funkcias ankaŭ kvazaŭ ties senluma kamero kaj samtempe varmodona kamero por la tre delikataj retinaj ĉeloj. La sifiliso, tuberkulozo, anemio, grava miopeco, denta, naza aŭ buŝa infekto, intesta memtoksiĝo ktp. povas kaŭzi koroiditon. Ties kuracado similas al tiu de irisito; sed engutado de atropino ne estas necesa, escepte ĉe samtempa irisito.
|