La skleroto (okulblanko) estas fibreca membrano, kiu konsistigas la kvazaŭan ŝelon de la okulglobo. Ties inflamo (sklerotito) trafas ordinare adoltojn, precipe virinojn, kiuj suferas de reŭmatismo, podagro, sifiliso, tuberkulozo kaj dismenoreo (malfacila kaj dolora menstruado). En la komenco varmaj fomentadoj kaj alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj sur la okulon, ofte ripetitaj; vaporbanoj al la vizaĝo; poste milda masaĝo de la okulglobo tra la palpebro estas la ĉefaj lokaj kuracrimedoj.
|