Ni pritraktos nur tre koncize la malsanojn de aliaj okulaj histoj, jen pro ilia graveco, kiu nepre postulas la intervenon de la okulisto kaj eĉ de aliaj specialistoj, jen pro ilia malofteco. Sed ĉiukaze estas substrekinde, ke ili pleje ŝuldiĝas al ĝeneralaj malsanoj diagnozotaj kaj traktotaj laŭ niaj indikoj sub la koncernaj titoloj. Krome menciindas, ke en tiuj inflamoj ofte partoprenas la najbaraj okulaj histoj, kio malbonigas la prognozon de la malsano. La dietoterapio estas kaj restas la plej grava faktoro de kuracado, kaj ĝia severeco dependos de ĉiu aparta kazo: se oni celas rapidan kaj kompletan sentoksiĝadon, la fastado estas indikenda; dieto el fruktoj, kruda nekuirita dieto, vegetara dieto inkludante kuiritajn legomojn, integrajn cerealojn ktp. estas grade malpli severaj.
|