|
|
 |
 |
 |
 |
Kristalinaj malsanoj
|
|
|
La kristalino estas natura lenso de la okulo, bikonveksa, 5 milimetrojn dika kaj 9 milimetrojn en la diametro (ĉe adoltoj), situanta malantaŭ la pupilo, kies funkcio estas konverĝigi la lumradiojn sur la retinon kaj ebligi la akomodiĝon.
Ties sklerozo (malmoliĝo) estas normala proceso disvolviĝanta fakte ekde la infanaĝo, kiu pliiĝas malrapide ĝis la adolteco, kaj poste pli rapide. Ĉe maljunuloj la kristalino prezentiĝas kun flaveta nuanco, pli granda volumeno, pli plata kaj malmola kaj malpli travidebla ol ĉe junuloj; sekve ĝi estas nekapabla ŝanĝi sian formon por akomodiĝi (presbiopeco).
|
supren
|
Katarakto
|
estas maldiafaniĝo de la okullenso aŭ/kaj sia kapsulo pro degenerado de ties histoj kaŭzita de traŭmato, troa varmo, ĝeneralaj malsanoj (diabeto, renito), aliaj okulaj malsanoj (sekundara katarakto) ktp. La heredeco povas influi la aperon de katarakto, same kiel la refraktaj difektoj. Krome ekzistas denaskaj kataraktoj pro okula inflamo dum la enutera vivo aŭ pro iu denaska anomalio. Sed la plej ofta formo estas la simpla aŭ senila katarakto pro maljuniĝo aperanta post la 50a jaraĝo (kelkfoje iom antaŭe), kiu ordinare trafas ambaŭ okulojn, kvankam ne samtempe. Dum la komenca stadio la opakaĵo situas pleje en la periferio (rando) de la kristalino, kaj tial la vidakreco nemulte malpliiĝas. Male, kiam ĝi estas centra kaj difuza, la vidakreco tre malpliiĝas, precipe ĉe intensa lumo, kaj iomete pliiĝas ĉe malmulta lumo, ĉar tiuokaze la pupilo dilatiĝas, kio permesas al la lumradioj atingi la retinon. Ofte la katarakto haltas dum ĉi tiu komenca stadio, lasante la pacienton kun relativa vidpovo. Sed ĝenerale ĝi antaŭeniras: la kristalino ŝveliĝas, brilas kaj prezentas blankbluetan koloron. Pro tiu ŝveliĝo, la paciento, kiu pro sia presbiopeco bezonis ĝis tiam specialajn okulvitrojn por vidi proksime, dum tiu ĉi stadio povas denove legi sen okulvitroj, kio erarige kredigas al li, ke li rejuniĝas. Sed bedaŭrinde la kristalino iompostiome sekiĝas, kuntiriĝas kaj tute opakiĝas, prezentante nun senbrilgrizan koloron. Oni konsideras tiam, ke la katarakto estas jam matura por kirurgia operacio, ĉar oni povas facile apartigi ĝin disde ĝia kapsulo. Troa maturiĝo de la katarakto estas evitenda, ĉar tiukaze la operacio iĝas pli malfacila kaj ties rezulto malpli favora.
|
|

Katarakto

|
supren
|
|
|
Dum la komenca stadio eblas eviti, ke la kristalina maldiafaniĝo pligraviĝu pere de severa vegetara dieto; sindeteno de tabako, alkoholaĵoj kaj aliaj toksoj; fizika aktiveco (sporto, gimnastiko, marŝado); ĉiutagaj alternaj kompresoj varmaj malvarmaj kaj/aŭ varmaj fomentadoj sur la okulojn; ĉiutagaj vapor- kaj sunbanoj 12-15-minutaj al la vizaĝo. Se ne estas kontraŭindiko (alta sangopremo, grava kor-, arteri-, ren- aŭ hepatmalsano ktp. ), ĉiutagaj sunbanoj kaj ĉiusemajnaj vaporbanoj al la tuta korpo estas ankaŭ rekomendindaj. Krome oni evitu troan okulan streĉadon, kaj kuracu la ĝeneralan aŭ okulan malsanon, kiu estigis tiun kristalinan komplikaĵon. Sed, se la katarakto jam multe kreskis, restas neniu alia solvo ol la kirurgia operacio. Varmaj fomentadoj (20-40 minutojn ĉiutage) helpos akceli ties maturiĝon.
|
supren
|
Malsanoj de aliaj okulaj histoj / Glau'komo
|
|
 |