Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Glau'komo

estas grava kaj ofta okula malsano, kiu trafas homojn (pli ofte virinojn) pli ol 40jarajn, karakterizita per pliiĝo de la enokula premo. ĉenerale ambaŭ okuloj estas afekciitaj, sed la dua okulo malsaniĝas ordinare kelkajn monatojn aŭ jarojn post la unua. Ties antaŭsignoj estas: malpliiĝo de la vidakreco (la okuloj estas kvazaŭ vualataj de nebul(et)o; vidado ĉirkaŭ la lumo de ringoformaj ĉielarkaj koloroj; korneo iom malklara, ĉefe en sia centro pro edemo (sera infiltriĝo), kaŭzanta la antaŭe menciitajn simptomojn; sento de neintensa okul- kaj kappezeco aŭ -doloro; la pupilo, iom dilatita kaj ofte ovala, reagas malrapide; pliiĝinta sed nedaŭra enokula premo koincidanta kun kapdoloro en la brovo, frunto kaj tempio (malofte en la okulo dum tiu ĉi frua stadio); ofte malforta ĉirkaŭkornea kaj konjunktiva kongesto.

Tiuj prodromaj simptomoj daŭras kelkajn horojn kaj tute malaperas. La okulo renormaliĝas, escepte de la malpliiĝo de la povo de akomodo, kiu persistas kaj devigas la pacienton uzi okulvitrojn pli fortajn. Tial rapida pliiĝo de la presbiopeco suspektigas pri glaŭkomo. Kelkfoje sendormeco, pezaj zorgoj, forta emocio (precipe se deprima), eksceso en la manĝado, misdigesto ktp. provokas tiujn prodromajn atakojn, kiuj ofte cedas al dormado, severa dieto kaj laksigo. Antaŭdispoziciaj faktoroj de glaŭkomo estas la arteriosklerozo, kormalsanoj, kronika mallakso, podagro, reŭmatismo, malmiopeco. Kontribuas ankaŭ la diboĉa vivo, febroj (aparte gripo), misuzo de atropino kaj troa streĉado de la okuloj. Ne malofte heredeco estas imputebla.

En la komenco tiuj atakoj ripetiĝas post kelkaj semajnoj aŭ monatoj; sed poste ili plioftiĝas. Tiu periodo daŭras plurajn semajnojn aŭ monatojn; kelkfoje jarojn. Poste la malsano subite transiras en la duan, akutan stadion (glaŭkoma atako), kies apero ŝuldiĝas al iu el la jam menciitaj ekscitantaj kaŭzoj de la prodromaj atakoj. La vidkapablo rapide malpliiĝas; la vidkampo (regiono, en kiu la okulo povas vidi objektojn ne turnante sin), precipe de la interna (naza) duono, malgrandiĝas; la okulo akrege doloras kvazaŭ krevonta, kaj tiu intensa doloro propagiĝas al la tempio kaj al la tuta kapo, estigante kelkfoje tremon, naŭzon, vomon, ĝeneralan deprimecon kaj eĉ febron. La enokula premo, mezurebla per speciala tensiometro, estas rimarkinde alta; la palpebro ŝvelinta; la konjunktivo kongestita; la korneo nesensiva, malklara kaj ĉirkaŭita de malhelruĝa hiperemio (sanga kongesto); la pupilo dilatita, senmova, ovala, ofte kun verdeta rebrilo; la iri-so kongestita, senkoloriĝinta kaj senbrila; la malklariĝintaj refraktaj medioj ne permesas al la okulisto distingi detalojn de la okulfundo. Multfoje post kelkaj tagoj aŭ semajnoj tiu stato cedas: la doloro malpliiĝas; la palpebra kaj konjunktiva kongesto kaj edemo malaperas; la korneo reklariĝas kaj la vidkapablo pliboniĝas. Sed la okulo ne tute renormaliĝas: ĝi restas en tiel nomata glaŭkoma stato, pli malbona ol antaŭ la atako. Post kvieta periodo de 1 aŭ 2 monatoj, pro troa maldormado, digestaj perturboj ks., prezentiĝas aliaj atakoj similaj al la unua; kaj ĉiu el ili reduktas pli la vidadon pro gravaj lezoj de la vidonervo, koroido, retino kaj aliaj okulaj histoj kaŭze de la enokula premo. Fine tiuj lezoj rezultigas blindecon: la okulo degeneras kaj atrofiiĝas.

Kontraste kun tiu primara glaŭkomo, ekzistas sekundara glaŭkomo, kiel komplikaĵo aŭ sekvaĵo de alia okula malsano, kun similaj simptomoj. La prognozo de glaŭkomo estas ĉiam alarma, se trafa kuracado ne estas entreprenita tuj de ĝia komenco.

Dum la akuta glaŭkoma atako engutadu en la okulon, laŭ ofteco indikota de la okulisto, eserinon aŭ pilokarpinon, kiuj maldilatigas la pupilon, malpliigas la enokulan premon kaj la doloron; ĉiutage klisteru kaj observu dieton el suko de fruktoj; enlite ripozu; apliku sur la okulon varmajn malsekajn fomentaĵojn; ankaŭ alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn; sur la tem-pion apliku kelkajn hirudojn. Kiam ĉesas la doloro kaj aliaj intensaj simptomoj, milde masaĝu la okulglobon per la fingropinto tra la palpebro. Jen ĝenerala kuracado aplikenda ĉiukaze: ripozo; psikoterapio; spira ekzercado; okulgimnastiko; malstreĉiĝo; ŝvitado; vegetara dieto (en la komenco fastado, dieto el fruktoj kaj kruda nekuirita dieto); ĉiutaga fekado; sindeteno de troa manĝado, tabako, alkoholaĵoj, troa streĉado de la okuloj kaj maldormado. Krome speciala atento devas esti turnata al la ofte kunekzistanta arteria hipertensio, al la nervaro, kaj al la antaŭdispoziciaj faktoroj de glaŭkomo antaŭe menciitaj, kiuj devas esti zorge kaj racie traktataj. Kirurgia operacio estas akceptebla nur kiam la antaŭaj kuraciloj ne efikas kaj la malsano pligraviĝas.



supren

Kristalinaj malsanoj / Strabismo

© 2005-2007 MZ-Verlag