|
|
 |
 |
 |
 |
Inflamo de la iriso
|
|
|
malofte okazas sole; plej ofte la ciliaro partoprenas ankaŭ en tiu stato.
Ĉe irisito la iriso ŝveliĝas kaj montriĝas senbrila kaj iom senkolora. La pupilo, malgranda kaj grizeta, funkcias malrapide kaj prezentas neregulan formon kaŭze de la adheraĵoj de la iriso sur la kristalino. La enhavo de la antaŭkamero (spaco inter la korneo kaj la iriso), normale klara, malklariĝas pro eksudaĵo pusa aŭ fibrina aŭ sanga, kiu akumuliĝas en ĝia malsupra parto aŭ maldiafanigas la korneon. La enokula premo, pleje normala, po- vas pli- aŭ malplialtiĝi. Ĉirkaŭ la korneo vidiĝas ruĝeta zono de sanga kon-gesto.
La paciento plendas pri doloro, fotofobio, larmelfluo, malpliiĝo de la vidado kaj kelkfoje ĝenerala malbonfarto. La doloro ofte estas akrega, kvazaŭ neŭralgia, propagiĝas al la frunto kaj tempio, kaj pliakriĝas dumnokte. La sensiveco de la okulo kaj pli intensa malpliiĝo de la vidado indikas, ke la ciliaro ankaŭ inflamas.
La akuta irisito daŭras kelkajn semajnojn; la kronika, kelkajn monatojn. Kiam trafe traktita dekomence, ĝi evoluas favore: la eksudaĵo resorbiĝas kaj la iriso reakiras sian normalan staton, sen postesigno (aŭ tre malgranda) de la okazinta inflamo. Alie povas aperi gravaj komplikaĵoj kun partopreno en la inflamo de la najbaraj histoj: konjunktivo, korneo, ciliaro, koroido, vitreo, opta nervo kaj retino.
La sekvaĵoj konsistas ofte en adheraĵoj (algluiĝoj) de la iriso sur la kristalino, kio povas rezultigi diversgradan malpliiĝon de la vidado kaj eĉ blindecon.
La irisito ofte dependas de ĝenerala malsano de la organismo: sifiliso, reŭmatismo, blenoragio, podagro, tuberkulozo, akutaj infektaj malsanoj, diabeto ktp. Kelkfoje temas pri loka afekcio, kiu ŝuldiĝas al infekta dento, tonsilo, sinuso ktp., aŭ al traŭmato.
|
supren
|
Kuracado
|
Unue estas urĝe dilati la pupilon pere de atropino, kio malpliigas la kongeston de la iriso, ripozigas tiun ĉi membranon, malhelpas la formiĝon de adheraĵoj kaj rompas tiujn jam formitajn. La okulisto indikos laŭkaze la oftecon de tiu engutado.
La apliko de 4 aŭ 5 hirudoj sur la tempion agas sendolorige kaj seninflamige. Samcele efikas la varmaj malsekaj fomentadoj dum pluraj horoj ĉiutage. Alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj ankaŭ utilas. Ĉe sifilisa kaj traŭmata irisitoj anstataŭigu la varmajn fomentadojn per malvarmaj, almenaŭ en la komenco. Dumnokte apliku sur la okulon malvarman aŭ apenaŭ varmetan kataplasmon el argilo aŭ kaolino. Se tio ne eblas, anstataŭigu ĝin per malvarma kompreso. Absoluta enlita ripozo, ŝirmado de la okuloj per sunokulvitroj (aŭ restado en malluma ĉambro), sindeteno de legado, skribado, tabako, alkoholaĵoj ks., abunda ŝvitado per semajna vaporbano al la tuta korpo kaj ĉiutaga (aŭ dufoje taga) vaporbano al la vizaĝo, trinko de laksigilo, trinkado de dekoktoj de urinigaj kaj sangpurigaj herboj, kaj severa dieto (fastado la unuajn tagojn; poste dieto el fruktoj, kruda nekuirita vegetara dieto ktp.) estas tre rekomendindaj. Sunbanoj povas utili nur post la akuta stadio. Kompreneble la kuracado devas nepre direktiĝi ankaŭ al la ĝenerala (aŭ loka) malsano, kiu estigis la irisiton.
|
supren
|
Hemorargioj (sangelfluoj) / Trau'matoj de la korneo
|
|
 |