|
|
 |
 |
 |
 |
Trau'matoj de la korneo
|
|
|
konsistas precipe el vundoj kaj fremdaĵoj.
La kuracado de brulvundo de la korneo similas al tiu de brulvundo de la konjunktivo.
Neprofundaj gratvundoj de la korneo estas tre doloraj, sed ordinare cikatriĝas facile, escepte se ili infektiĝas. Por tion eviti, lavu ofte la okulon per la kolirioj indikitaj por konjunktivito. Kelkfoje bandaĝo estas konsilinda.
Eretoj da fero, karbo, cindro, polvo ks. ofte profundiĝas en la korneon, estigante akran doloron, larmelfluon kaj fotofobion. Kiam la fremdaĵo estas tre malgranda, oni povas distingi ĝin nur helpe de oblikva lumo aŭ de guto da solvajo de fluoresceino. La damaĝo, kiun fremdaĵo povas okazigi, dependas de la profundo de ĝia penetro kaj de tio, ĉu ĝi estas infektita aŭ ne. Kelkaj tagoj post la akcidento aperas ĉirkaŭ ĝi zono de infiltriĝo, kiu poste ulceriĝas, kaj tio ebligas la spontanean forigon de la fremdaĵo. Se temas pri ero da fero aŭ ŝtalo, rusto ofte kolorigas tiun zonon. Kelkfoje la fremdaĵoj kaŭzas kornean ulceron. Nur kompetenta okulisto traktu la traŭ-matojn de la korneo por eviti komplikaĵojn kaj sekvaĵojn.
|
supren
|
Inflamo de la iriso / Parenkima keratito
|
|
 |