estas kronika malsano, kiu trafas ordinare ambaŭ okulojn de infanoj heredosifilisaj de la 5a ĝis la 15a jaroj, sen tendenco al ulceriĝo, sed kun akompano de inflamo de la iriso kaj la ciliara korpo. Kelkfoje la tuberkulozo aŭ la akirita sifiliso povas ankaŭ esti ties kaŭzo. La simptomoj similas al tiuj de komuna keratito; sed la infiltro, kiu invadas la mezan kaj profundan tavolojn, komenciĝas jen en la centro, jen en la rando, progresas iompostiome ĝis la tuta korneo estas fine afekciita. Tiam la iriso kaj pupilo estas malfacile videblaj kaj la paciento apenaŭ perceptas la lumon. Ĉe benignaj kazoj, post kelkaj monatoj la inflamo ekmalpliiĝas; sed la kornea centro, lasta parto, kiu klariĝas, prezentas, ankoraŭ post unu jaro aŭ pli, malgrandan centran makulon aŭ restaĵon de etaj vaskuloj.
La kuracado devas esti ĝenerala (racia nutrado, sun- kaj vaporbanoj al la tuta korpo, trinkado de sangpurigaj kaj urinigaj dekoktaĵoj: smilaka radiko, ekvizeto, borago ks. ), kaj loka, konsistanta el varmaj fomentaĵoj ofte renovigitaj, plurfoje en la tago, kiuj efikos seninflamig- kaj sendolorigcele; poste, por akceli la resorbiĝon de la infiltraĵo, en alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj; sun- kaj vaporbanoj al ambaŭ fermitaj okuloj; enigo de iom da sterilizita vazelino en la okulon kaj milda masaĝo de la okulglobo per la fingro tra la palpebro; diatermio; ŝirmado de la okuloj per sunokulvitroj ktp. La specialisto, kies interveno estas konsilinda, preskribos atropinon por plilarĝigi la pupilon, tiel evitante la algluiĝon de la inflamita iriso al la krista-lino.
|