|
|
 |
 |
 |
 |
Malsanoj de la korneo
|
|
|
La korneo estas la travidebla antaŭa membrano de la okulglobo, kiun normale trairas la lumradioj direktiĝantaj al la retino. Ĝia inflamo nomiĝas keratito, kies simptomoj estas:
|
supren
|
|
|
 |
infiltriĝo kun senbrilo de la surfaco kaj malpliiĝo de la travidebleco. Tiu infiltriĝo povas tute resorbiĝi, aŭ nur parte; lastakaze restas opakaĵoj (maldiafanaĵoj), ne tralasantaj la lumon; aŭ ĝi povas pusi, formante ulceron.
|
 |
vaskularizo pli aŭ malpli intensa kaj ĉirkaŭkornea kongesto. Ofte konjunktivito kaj inflamo de la iriso kaj ciliaro komplikas la keratiton. La paciento plendas pri doloro, fotofobio (lumtimo), spasmo de la palpebro, larmelfluo kaj malpliiĝo de la vidado.
|
|
supren
|
|
|
Ulcera keratito estas karakterizita per malklara, flavgrizeta infiltriĝo de parto de la korneo sekvata de pusado kaj substancoperdo de la infiltrita parto. Kiam malgranda kaj malprofunda, la ulcero malaperas post kelkaj tagoj kaj la korneo reakiras sian travideblecon. Sed, kiam ĝi estas iom profunda, restas poste pli aŭ malpli opaka cikatro, kiu perturbas la vidadon. Krome profunda ulcero intensigas la simptomojn kaj estigas pli gravajn komplikaĵojn kaj sekvaĵojn, el kiuj la perforo de la korneo estas la plej grava, ĉar ĝi rezultigas ofte irisan hernion, luksacion de la kristalino, okulan inflamon, enokulan hemoragion ktp., kiuj grave endanĝerigas la vidadon. Tiu perforo povas okazi spontanee, aŭ post diversspecaj streĉoj (plorado, tusado, ternado, palpebrospasmo, manipulado ks.), kiuj altigas la premon.
La korneaj ulceroj trafas ordinare adoltojn kaj maljunulojn malriĉajn kaj malsanajn, kiuj sin nutras mise. Traŭmatoj (fremdaĵoj, gratvundo, trikiazo), konjunktivitoj, akutaj infektaj malsanoj, herpeto, glaŭkomo ktp. estas ankaŭ ties oftaj kaŭzoj.
|
supren
|
Kuracado
|
La kuracado devas direktiĝi unue al la ĝenerala sanstato, celante ties plibonigon per racia nutrado, bona higiena medio, salubra libera aero, normala intesta funkciado ktp. Kunekzistantaj konjunktivitoj, dakriocistitoj kaj proksimaj infektaj fokusoj (denta kario, tonsil- kaj sinusito) devas esti zorge traktitaj, Fremdaj korpoj kaj aliaj lokaj iritaj kaŭzoj estas forigendaj. Ŝirmu la okulon per sunokulvitroj aŭ per nestreĉa bandaĝo. Ĝin demetu plurfoje en la tago por purigi kaj pansi. Apliku 6-8foje en la tago varmajn fomentaĵojn dum duonhoro, kio akcelos la cikatriĝon de la ulcero. Ofte lavu la okulon per la kolirioj indikitaj por konjunktivito. Nokte enigu en la okulon iom da sterilizita vazelino, kovru ĝin per maldika gazo kaj apliku sur ĝin varmetan kataplasmon el argilo aŭ kaolino, kiun vi demetos la sekvan ma-tenon. Ĉiuokaze nepras la interveno de specialisto, kiu indikos aliajn fa-rendaĵojn: engutado de atropino (aŭ de eserino aŭ pilokarpino, depende de la situo de la ulcero), dionino, kaŭterado aŭ aliaj operacioj. La manipuladoj devas esti mildaj por eviti la perforon de la ulcero. Post la kompleta cikatriĝo de la ulcero estas konsilindaj alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj, lokaj vapor- kaj sunbanoj, varmaj fomentadoj, varmaj kataplasmoj el linsema faruno aŭ el panmolaĵo kuirita en lakto aŭ pasto el boligitaj terpomoj, masaĝo per la fingro tra la palpebro, diatermio ks., celante la malaperigon aŭ almenaŭ la pliklarigon de la rezultanta kornea makulo (leŭkomo). Ties tatuado povas kelkfoje esti necesa por eviti la lumdifuzon, kiu tre ĝenas la pacienton kaj malpliigas lian vidakrecon.
|
supren
|
Hordeolo / Kronika konjunktivito
|
|
 |