Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Trau'matoj de la konjunktivo

estas tre oftaj, nome:



supren

fremdaĵoj en la konjunktiva sako konsistantaj el eroj da fero, karbo, cindro, polvo ks., kiuj estigas intensan iritadon. Ĝenerale ili alteniĝas al la malantaŭa faco de la supra palpebro, kiun oni devas renversi por atingi kaj elimini ilin.
Brulvundoj per bolanta akvo, vaporo, kalko, mortero, fanditaj metaloj, acidoj ks. lli ofte estas akompanataj de kornea lezo, kio pligravigas la prognozon. Ĉar tre urĝas forigi tuj la kaŭstikajn substancojn, senprokraste lavu la okulon per abunda simpla akvo kaj deprenu la solidajn erojn per vatbulo, gazo aŭ pinĉileto. Se temas pri brulvundo per kalko aŭ mortero, lavu la okulon per abunda sukerita akvo; se temas pri acido, uzu solvaĵon de natria hidrokarbonato. Apliku sur la okulon malvarmajn kompresojn kaj tuj konsultu specialiston. Se okulisto aŭ kuracisto ne estas tuj havebla, enigu dume en la okulon iom da sterilizita vazelino kaj daŭre apliku sur la fermitan okulon malvarmajn kataplasmojn el argilo aŭ kompresojn ofte renovigitajn.


supren

Hipermetropeco (malmiopeco) / Malsanoj de la retino

© 2005-2007 MZ-Verlag