estas vaskularizita dikiĝo de la subkonjunktiva histo, kiu etendiĝas de la interna aŭ naza (malofte de la ekstera aŭ de ambaŭ) angulo de la okulo ĝis la korneo. Proksimume triangulforma, ĝia vertico aŭ pinto fiksiĝas en la korneo, kies centron ĝi kelkfoje atingas dum sia malrapida kreskado, malhelpante tiel la vidadon. Pleje estas trafitaj grandaĝuloj ordinare elmetitaj al la vento, polvo, troa varmo ks. (kamparanoj, ŝipanoj, masonistoj, kuiristoj ktp.). La paciento apenaŭ plendas pri ioma konjunktiva iritado. En la komenco oni povas malaperigi la pterigion per alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj, engutado de la kolirioj indikitaj por kronika konjunktivito, kaj ŝirmado de la okuloj per okulvitroj. Dumnokte apliku malvarman kompreson sur la okulon. Kiam la pterigio estas jam granda kaj proksimiĝas al la pupilo, kirurgia operacio povas esti necesa, kvankam recidivoj iufoje okazas post tiu ĉi.
|