Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Fliktena konjunktivito

estas karakterizita per unu aŭ pluraj 1- aŭ 2-milimetraj grizetaj ŝvelaĵoj situantaj sur la konjunktivo aŭ ĉe la kornea rando, ĉirkaŭitaj de hiperemia (kongesta) zono. La simptomoj similas al tiuj de akuta konjunktivito, sed la kataro malabundas. Ĝi daŭras kelkajn tagojn aŭ 1-2 semajnojn, kaj malaperas ĝenerale sen sekvaĵoj. Tamen la recidivoj (reaperoj) estas oftaj, kaj la korneo povas esti ankaŭ trafita. Tiam la prognozo varias, ĉar, kiam la
flikteno resorbiĝas, restas en la korneo cikatreto, kiu povas perturbi la vidadon. Ĉefe estas trafitaj skrofolaj infanoj kaj junuloj, vivantaj en mizeraj nehigienaj kondiĉoj. Tamen ĝi kelkfoje trafas ankaŭ bonhavajn infanojn, kiuj manĝas troe kaj neracie.



supren

Kuracado

La kuracado devas unue direktiĝi al la ĝenerala stato de la paciento: racia nutrado, aktiva saniga vivo en la montaro, kamparo aŭ marbordo, sunbanoj ktp. estas rekomendindaj. La loka kuracado similas al tiu de akuta konjunktivito. Dufoje en la tago enigu en la okulon iom da sterilizita vazelino kaj faru per la fingro mildan cirklan masaĝon tra la fermitaj palpebroj. Se la flikteno estas kornea, anstataŭigu la malvarmajn kompresojn per varmaj fomentadoj. Post la inflama stadio utilas la alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj. La malsanan okulon ne bandaĝu. Se kunekzistas rin-, faring-, orel-, tonsil- aŭ blefarito, palpebra ekzemo, refraktaj difektoj, adenoidaj vegetaĵoj ktp. konsilindas trakti ilin samtempe. Krustojn moligu kaj forigu per iom da olivoleo. Ĉe lumtimo uzu sunokulvitrojn.



supren

Blenoragia au' pusa konjunktivito / Trakomo

© 2005-2007 MZ-Verlag