Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Trakomo

estas tre kontaĝa okulmalsano, endemia ĉe popoloj vivantaj en malfavoraj higienaj kondiĉoj, kiu trafas komune ĉiuaĝulojn kaj afekcias ĝenerale ambaŭ okulojn. Ĝi estas karakterizita per hipertrofia konjunktivo, folikloj (granuloj), t. e. grajnetformaj elementoj diafanaj kaj grizetaj, videblaj tra la konjunktivo kaj aspektantaj kiel frajo de rano, kaj mukopusa sekreciaĵo. La paciento plendas pri lumtimo, larmelfluo, jukado, doloro kaj sentoj de fremda korpo kaj brulo. La trakomo evoluas malrapide, dum monatoj kaj jaroj. Fine, ne traktite, ĝi kuraciĝas spontanee: la granuloj malaperas, sed la konjunktivo ne normaliĝas, ĉar la lezoj postlasas cikatrojn, kies graveco varias. La plej oftaj komplikaĵoj estas korneaj: la panuso (formiĝo de vaskula reto) kaj la ulceriĝo, kiuj afekcias la vidadon. La kompleta resaniĝado eblas ĉe benignaj kazoj, aŭ ĉe pli gravaj kazoj tuj submetitaj al trafa kuracado. La sekvaĵoj tre oftas, kaj afekcias la konjunktivon, la korneon kaj la palpebrojn: trikiazo, entropio, ektropio, kornea opakeco rezultanta el panuso kaj ulceriĝo, stafilomo ktp.

La kuracado similas al tiu de blenoragia konjunktivito. Krome ŝmiru nokte la palpebrorandojn per vazelino por ke ili ne kungluiĝu. Konsilindas energie elpremi la granulojn pere de vatbulo aŭ gazpeco trempita en citronsuko kaj iom vringita. Tiu manipulado, farota nur de la specialisto, ĉiutage aŭ ĉiuduatage, estas dolora kaj ofte postulas sendolorigilon. Kompreneble la supra palpebro devas esti renversita por atingi ties granulojn. Poste apliku malvarmajn kompresojn. Celante ankaŭ la detruon de la granuloj, kelkaj aziaj kuracistoj iam kutimis frotadi ilin per la raspa flanko de folioj de figarbo. Sunbanoj tenante la okulojn fermitaj ankaŭ utilas, same kiel alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj kaj vaporbanoj al la okuloj. Ĉe kelkaj malnovaj kronikaj kazoj la kaŭterado povas esti necesa. La plej striktaj higienaj antaŭzorgoj nepras dum kaj post la malsano. La paciento devas uzi ekskluzive nur siajn proprajn lit-, man- kaj viŝtukojn, sapon, lavpelvon ktp. Racia nutrado kaj aktiva saniga vivo prefere en la kamparo kompletigas la kuracadon.



supren

Fliktena konjunktivito / Akuta konjunktivito

© 2005-2007 MZ-Verlag