|
|
 |
 |
 |
 |
Blenoragia au' pusa konjunktivito
|
|
|
estas intensa kaj grava inflamo kaŭzata pleje de gonokokoj kaj karakterizita per ŝvelo, kongesto, doloro kaj abunda puso. La komplikaĵoj ne maloftas, ordinare la kornea ulceriĝo, kiu, se ne trafe kaj ĝustatempe traktita, povas konduki al la perdo de la okulo. La kontaĝo ŝuldiĝas al la blenoragia sekreciaĵo, kiu, rekte per la fingroj de la paciento mem, aŭ nerekte per viŝ- aŭ aliaj tukoj ks. atingas la okulon. La ĵusnaskitoj infektiĝas dum la akuŝo, kiam la patrino suferas de gonokoka vaginito. La prognozo, ĉiam grava, dependas de la intenseco de la inflamo kaj de la kornea stato.
|
supren
|
Kuracado
|
La kuracado, tuja kaj energia, devas esti ĉiutage kontrolita de la kuracisto. Ne bandaĝu la malsanan okulon por ke la puso povu libere flui eksteren; sed bone protektu la sanan. Se temas pri unuflanka inflamo ĉe novnaskito, kuŝigu ĝin sur la afekciita flanko por eviti, ke ĝi atingu la alian okulon. Adoltoj faru la samon. Multfoje en la tago (ĉiu-15-30-minute) lavu la okulon per abunda salita akvo je 7%, aŭ solvaĵo de natria dikarbonato je 5%, aŭ infuzaĵo de sambuk- aŭ de kamomilfloroj. Apliku senĉese malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn, kiuj mildigos la inflamon kaj doloron. Malvarmaj kataplasmoj el argilo aŭ kaolino estas ankaŭ tre rekomendindaj, sed antaŭ ties apliko kovru la fermitan okulon per maldika gazo; demetu ĝin post unu horo, verŝante iom da akvo, kaj ripetu tion 2- aŭ 3-foje en la tago. Kiam la malsano prezentiĝas tre intense, taŭgas ĉe la komenco meti 3 ĝis 6 hiru-dojn sur la samflankan tempion. Kiam la ŝvelo kaj doloro malpliiĝas, la ofteco de tiuj malvarmaj aplikoj devas ankaŭ malkreski. Poste, precipe ĉe kornea infiltriĝo, oni anstataŭigas ilin per varmaj fomentadoj, kiuj stimulos la lokan cirkuladon kaj favoros la nutradon de la korneo. Krome oni engutu en la okulon 1- aŭ 2foje ĉiutage kelkajn gutojn da citronsuko. Ĉiuj manipuladoj devas esti mildaj por eviti kornean lezon.
La paciento, la kuracisto kaj ĉiuj aliaj personoj, kiuj flegas lin, devas observi la plej striktajn antaŭzorgojn, lavante al si skrupule la manojn kaj malin-fektante la uzitajn ilojn ktp. por eviti pluajn kontaĝojn. Rekomendinda profilaktika metodo konsistas en la engutado de 2 gutoj da citronsuko en la okulojn de ĉiu ĵusnaskito.
La dieto tre gravas en la kuracado. Ĉe la komenco, por akceli sentoksiĝadon, konsilindas fasti kelkajn tagojn aŭ observi dieton el nur fruktoj; poste, krudan nekuiritan dieton.
|
supren
|
Fliktena konjunktivito
|
|
 |