|
|
 |
 |
 |
 |
Kronika konjunktivito
|
|
|
estas sekvaĵo de la akuta, mise aŭ simple ne traktita, aŭ ŝuldiĝas al nehigiena medio, malpura kaj malfreŝa aero pro tabako, fumo, polvo aŭ aliaj iritaj substancoj, maldormado, alkoholismo, laborado ĉe arta lumo, akomodstreĉoj kaj trouzado de la okuloj, kontinua elmetado al vento, mallakso, memtoksiĝoj ktp. Ordinare ambaŭflanka, ĝi povas afekcii nur unu okulon, kiam temas pri loka iritado aŭ afekcio (trikiazo, dakriocistito ks.).
La palpebra konjunktivo prezentiĝas ruĝa kaj glata; sed ĉe malnovaj kazoj ĝi povas esti hipertrofia kaj velursimila. La sekreciaĵo, kvankam ne abunda, povas tamen sufiĉi por kunglui la palpebrojn matene aŭ estigi mukaĵon ĉe la interna (naza) angulo de la okulo. Kelkfoje aperas ekskoriaĵoj (neprofundaj skrapvundoj) ĉe la ekstera angulo. La paciento plendas, same kiel ĉe la akuta formo, pri jukado, lumtimo, pezeco, sentoj de sekeco, fremdaj korpoj, dormemo kaj brulumo, precipe nokte. Li malfacile povas teni la okulojn nefermitaj.
Ĝi estas eble la plej ofta el ĉiuj okulaj malsanoj, atakas precipe la adoltojn kaj maljunulojn, kaj daŭras longe, monatojn kaj eĉ jarojn.
|
supren
|
Kuracado
|
dependas de ĉiu individua kazo. Oni ĉesigos la dumnoktajn studadon, laboron kaj amuzojn, evitante tiel la artan aŭ tro intensan lumon kaj la akomodstreĉojn. Oni adoptos racian, naturan (vegetaran) nutradon, kio forigos la mallakson kaj memtoksiĝon. Oni evitos tabakon, alkoholaĵojn kaj aliajn toksojn. Prenu ĉiutage okulbanojn en malvarma akvo apenaŭ salita, kaj lavu ofte la okulojn per infuzaĵoj de kamomilo aŭ de rozpetaloj aŭ de folioj de juglandarbo aŭ de eŭkalipto. Alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn apliku sur la okulojn 2- aŭ 3-foje en la tago. Se eble pasigu kelkan tempon en la kamparo aŭ montaro, kies pura, freŝa aero kontribuos al resaniĝado. Sunokulvitroj povas utili por ŝirmi la okulojn de la suno, troa varmo, polvo ks.
|
supren
|
Malsanoj de la korneo / Dakriocistito
|
|
 |