Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Akuta konjunktivito

manifestiĝas per ruĝeco, ŝvelo kaj sekreciaĵo pli aŭ malpli abunda, muka aŭ mukopusa, kiu akumuliĝas dumnokte kaj sekiĝas sur la palpebraj randoj dum la dormohoroj. La paciento plendas pri jukado ĉe la palpebroj, kiuj ŝajnas al li varmaj, pezaj, kvazaŭ sableroj aŭ aliaj fremdaĵoj troviĝus sub ili, doloro, lumtimo pli aŭ malpli intensa kaj malklariĝo de la vidado, kiam sekreciaĵo metiĝas sur la korneon. Tiuj simptomoj pligraviĝas dumnokte kaj varias je intenseco laŭ la grado de la inflamo. Kelkfoje nur unu okulo malsanas; sed pleje ambaŭ estas trafitaj.

La kaŭzoj de tiu inflamo, kiu povas ataki ĉiuaĝajn homojn, estas diversaj:



supren

meĥanikaj: fremdaj korpoj, vento, polvo, fumo ks.;
epidemiaj, ordinare dum printempo kaj aŭtuno, depende de atmosferaj kondiĉoj;
infektaj pro kontakto kun fingroj, man- kaj viŝtukoj ks. infektiĝintaj per la kontaĝa sekreciaĵo de aliaj malsanuloj (tial oni ofte rimarkas plurajn afekciitojn en unu sama domo, lernejo, azilo ks. ). Ne malofte ĝi ŝuldiĝas al morbilo, skarlatino, gripo, korizo, fojnofebro ktp.


supren

La plimulto de la pacientoj resaniĝas spontanee post kelkaj tagoj, aŭ 1-2 semajnoj. Tamen la naturkuracado povas mildigi la simptomojn, mallongi-gi la daŭron de la malsano kaj eviti ties pason al la kronika stato. Sendolorig- kaj seninflamigcele apliku sur la okulan regionon malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn dum 20-60 minutoj, tri- aŭ kvarfoje en la tago; kaj alian dum la tuta nokto. Lavu ofte la okulojn (pere de pilketo aŭ gutigilo aŭ vatbulo trempita en la koncerna likvaĵo) per varmeta abunda salita akvo (1 kulerpleno da salo solvita en 1 litro da akvo) aŭ per solvaĵo de natria dikar-bonato (2 kuleretplenoj en 1 litro da boligita akvo) aŭ per infuzaĵo de kamomil- aŭ de sambukfloroj aŭ de malvofolioj je 20% (20 gramoj en 1 litro da akvo). Nokte ŝmiru la palpebrajn randojn per vazelino aŭ per olivoleo por ke ili ne kungluiĝu. Kiam la kataro malpliiĝas, oni uzas kiel kolirion distilitan rozakvon 2 aŭ 3-foje en la tago. Kaj oni anstataŭigas la malvarmajn kompresojn per alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj.

Por eviti la kontaĝon, oni strikte observu la plej skrupulan purecon. Man-, viŝtukojn kaj aliajn personajn uzaĵojn oni zorge lavpurigu kaj, se eble, boligu.



supren

Trakomo / Konjunktiva hiperemio

© 2005-2007 MZ-Verlag