Nedaŭra sanga kongesto en la konjunktivo okazas ofte pro fremdaj korpoj, polvo, vento, fumo, tro brila lumo (en plaĝoj, neĝo ks.), aŭ akompanas la akutan korizon kaj la fojnofebron. Kronika formo rezultas el neĝustitaj refraktaj difektoj, devio de la okulharoj, fuma atmosfero, alkoholismo, trouzado de la okuloj, speciale ĉe nesufiĉa lumigado. Ĝi ankaŭ povas akompani la nazan kataron, blefariton kaj obstrukcon de la nazolarma dukto. La paciento plendas pri sekecsento, varmo kaj jukado, okula laciĝado, larmelfluo, lumtimo kaj palpebra pezecsento. La kuracado konsistas en forigado de la irita kaŭzo kaj ĝustado de la refraktaj difektoj. Krome lavu ofte la okulojn per akvo salita aŭ kun iom da natria dikarbonato, kaj apliku malvarmajn kompresojn.
|