okazas sur la antaŭa parto de la okulglobo pro traŭmatoj aŭ ĉe maljunuloj, kies angioj havas fragilajn parietojn okaze de fortostreĉo, ternado ks., aŭ ĉe infanoj post atakoj de konvulsia tuso (kokluŝo). Ĝi ne gravas, kaj la sango resorbiĝas post 1 aŭ 2 semajnoj. Tamen oni faciligas tiun resorbiĝon milde masaĝante la afekciitan parton per la fingro sur la palpebro kaj aplikante poste malsekajn varmajn fomentadojn.
|