|
|
 |
 |
 |
 |
Dakriocistito
|
|
|
estas inflamo de la larmosako situanta ĉe la naza angulo de la okulo, kiun ĝenerale estigas obstrukco de la nazolarma dukto. Ĝia konstanta simptomo estas la epiforo (larmelfluo), kiu pliiĝas pro malvarmo, vento, polvo, fumo ks. Tiu regiono povas esti plena, ŝvela, kaj, se oni premas la disstreĉiĝintan sakon, elfluas tra la larmaj punktoj (du malgrandaj orificoj si-tuantaj en ambaŭ palpebrorandoj je 6 milimetroj de la naza angulo) viskoza likvaĵo blank-, flav- aŭ verdeta, depende de la en ĝi enhavata puso. Tamen kelkfoje la sako malpleniĝas en kontraŭan direkton, t. e. en la nazon. Ofte blefarito kaj kronika konjunktivito ekzistas samtempe; kelkfoje ankaŭ ekzemo. La dakriocistito, kronika malsano, kiu daŭras jarojn, prezentiĝas en ĉiuj aĝoj, kaj ne malofte ĉe novnaskitoj kaj infanetoj.
La kuracado devas unue direktiĝi al la kaŭzo de la obstrukco de la nazolarma dukto: rinito aŭ alia afekcio de la nazkavoj, nazaj polipoj, hipertrofio de la malsupra naza konko ktp.
Sur la konjunktivon apliku salitan akvon aŭ infuzaĵon de alteo aŭ malvo aŭ akvizeto aŭ rozpetaloj aŭ folioj de juglandarbo aŭ de eŭkalipto (moligaj kaj adstringaj plantoj). Malplenigu la larmosakon per premado kaj milde masaĝu ĝin por faciligi la enfluon en ĝin de la kolirio. Alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj, vaporbanoj al la vizaĝo, sunbanoj, kataplasmoj el argilo surloken kaj racia nutrado kompletigas la kuracadon. La sondado de la larmoduktoj, riska kaj ofte senefika procedo, devas kelkfoje esti farata nur de tre kompetenta specialisto.
Kirurgia operacio estas akceptebla iufoje.
Dum la evoluo de kronika dakriocistito povas aperi akuta inflamo de la re-giono de la larmosako, kiu finiĝas per absceso. La haŭto, kiu tegas la larmosakon, montriĝas ruĝa, ŝvelinta kaj malmola. La palpebroj kaj la konjunktivo partoprenas en la inflamo. Aperas ankaŭ doloro, sensiveco, iom da febro kaj malboniĝo de la ĝenerala sanstato. Post 2-3 tagoj oni rimarkas flavan punkton iom malsupre de la larmosako: temas pri formiĝinta absceso, kies disrompiĝo eliminas la kolektiĝintan puson. Kompreneble tiu elfluo tre mildigas la simptomojn. Koncerne la rezultantan fistulon, ĝi povas cikatriĝi aŭ persisti.
Por kuraci la akutan dakriocistiton en sia komenco, apliku varmajn fomentadojn aŭ varmajn kataplasmojn el faruno de lingrajnoj aŭ el panmolaĵo kuirita en lakto, kio akcelos la formiĝon de la absceso. Kaj poste apliku malvarmajn kataplasmojn el argilo ofte renovigitajn. Persistanta fistulo devas esti operaciita.
|
supren
|
Kronika konjunktivito / Malsanoj de la larma aparato
|
|
 |