(batoj, kontuzoj, brul- kaj pikvundoj ks.) estas tre oftaj. Ĉar la subhaŭta konektiva histo estas loza (malkompakta), aperas tiukaze ekimozoj kaj edemoj. La ekimozo, rezultanta de sanga enfiltriĝo en tiun histon, ne estas grava, sed ĝi malbeligas la vizaĝon dum 1 aŭ 2 semajnoj. Tuj apliku sur la regionon malvarmajn kompresojn aŭ malvarmajn kataplasmojn el argilo ofte renovigitajn. Post 1 aŭ 2 tagoj, anstataŭigu ilin per varmaj fomentadoj kaj mildaj masaĝoj por faciligi la resorbiĝon de la enfiltriĝinta sango. Ĉe pikvundoj fare de insektoj kaj brulvundoj, apliku prefere malvarmajn kataplasmojn el argilo; se tio ne eblas, malvarmajn kompresojn ofte renovigi-tajn. Ĉe brulvundoj ankaŭ utilas lavi tuj la palpebron per solvaĵo de natria dikarbonato; poste protektu ĝin ŝmirante oliv-, arakid- aŭ migdaloleon, aŭ pomadon el vazelino kaj lanolino proporciegale, aŭ vakson.
|