Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Trikiazo

estas denaska aŭ akirita devio de la okulharoj, kiuj skrapas la okulglobon kaj kaŭzas meĥanikan iritadon kaj lezon de la korneo kun kongesto, doloro, larmelfluo, fotofobio (lumtimo) ktp. Ĝia plej ofta kaŭzo estas cikatra kuntiriĝo de la konjunktivo kaj de la tarzo ĉe trakomo. Aliaj kaŭzoj estas blefarito, brulvundoj kaj traŭmatoj. Kiam ne multnombraj, oni povas per forŝiro formeti la deviintajn okulharojn pere de pinĉileto. Sed, ĉar post kelkaj semajnoj ili denove kreskas, oni devas ripeti tiun procedon ĉiam denove. Tial la elektra senharigo estas preferinda. Kiam ili estas multnombraj, kirurgia operacio povas esti necesa.



supren

Subkonjunktiva hemoragio / Okulaj malsanoj

© 2005-2007 MZ-Verlag