(vorto derivita el "hordeo", ĉar ĝi memorigas pri grajno de tiu cerealo) estas akuta inflamo de la palpebra rando centrita sur sebuma foliklo de okulharo. Ĝiaj plej gravaj simptomoj estas ruĝa ŝveliĝo, doloro, sensiveco, kaj poste la apero de flaveta punkto, kiu indikas pusadon. Ĝi prezentiĝas en ĉiuj aĝoj, pleje ĉe infanoj kaj junuloj, kaj ofte ŝuldiĝas al mallakso kaj al refraktaj difektoj. Oni do devas trakti tiujn kaŭzojn, same kiel la ĝeneralan sanstaton de la paciento, kiel supre indikite por blefarito, ofte kunestanta. Oni akcelos la maturiĝon de la hordeolo pere de varmaj fomentadoj, varmaj kataplasmoj el faruno de lingrajnoj aŭ el panmolaĵo kuirita en lakto. La okulojn lavu per iom salita akvo aŭ per infuzaĵo de kamomilo. Ĉe recidivoj, enstomakigu ĉiumatene, antaŭ la matenmanĝo, 1 aŭ 2 kuleretplenojn da sekigita bierfermentilo.
|