Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Palpebrito (blefarito)

estas inflamo de la palpebra rando, tre ofta ĉe infanoj, sed ankaŭ konstatebla en ĉiuj aĝoj. Jen ĝiaj ĉefaj kaŭzoj: nefavora higiena medio, manko de pureco, kronika konjunktivito, perturboj de la larma aparato, maldormado, nebona korpa kondiĉaro, neĝustitaj refraktaj difektoj (precipe malmiopeco kaj astigmatismo), irita atmosfero pro fumo, vento, polvo ktp.

Ĝiaj simptomoj estas: ŝvelo, ruĝeco, doloro kaj jukado ĉe la palpebra rando, epiforo (larmelfluo), sensiveco al la lumo kaj okula laciĝado dum la-boro, speciale ĉe arta lumo. La palpebroj kelkfoje kungluiĝas matene, kaj prezentas grandan kvanton da blanketaj skvamoj ĉe la radikoj de la okulharoj. Tiuj ĉi ofte elfalas, sed estas anstataŭigataj per novaj. Ĉe ulcera formo la palpebra rando prezentas flavetajn krustojn, kiuj kungluas la okulharojn. Forigante tiujn krustojn, oni rimarkas ĉe la bazo de la okulharoj ulceretojn, kiuj facile sangas. La elfalintaj okulharoj ĉi-kaze ne estas anstataŭigataj per novaj, ĉar ties harfolikloj estas detruitaj. Sekve la palpebra rando prezentiĝas tute aŭ parte senhara.

La kuracado devas unue direktiĝi al la kaŭzo, kiu estigis la blefariton. Ĉiutage ĉe el- kaj enlitiĝo, zorge lavu la palpebran randon per vatbulo trempita en iom salita varma akvo aŭ en akvo kun iom da natria dikarbonato. Oni devas sufiĉe froti por forigi la skvamojn kaj krustojn; poste sekigu kaj pomadu per vazelino kun iktiolo je 5% aŭ per vazelino kaj lanolino miksitaj samproporcie, iom masaĝante. Ankaŭ utilas ŝmiri per pura olivoleo aŭ per pomado kun oleo el hepato de moruo, kiun oni povas forigi la sekvan matenon per iom da oleokalka linimento. Ĉe malnovaj kaj seriozaj kazoj necesas unue per forŝiro formeti la afekciitajn okulharojn kaj poste trakti la palpebran randon kiel supre indikite. Por senkongesti la ŝveliĝintajn palpebrajn randojn apliku sur ilin 2-3foje ĉiutage alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn. Evitu laŭeble artan lumon dum viaj labor- aŭ studhoroj, kaj faru ĉiutage okulan gimnastikon por fortikigi tiujn muskolojn. Racia nutrado, sunbanoj al la vizaĝo kaj al la tuta korpo, vaporbanoj al la vizaĝo kaj strikta observado de la ĝenerala higieno kompletigas la kuracadon.



supren

Trau'matoj de la palpebroj / Palpebraj malsanoj

© 2005-2007 MZ-Verlag