|
|
 |
 |
 |
 |
Ingvena kaj umbilika hernioj
|
|
|
ĉe la novnaskitoj kaj malgrandaj infanoj kuraciĝas faldante la haŭton de tiu regiono kaj algluante sur la haŭtfaldon adheran rubandon. Se temas pri pli grandaj infanoj, adoleskantoj kaj junuloj, faru la jenon: Matene kaj vespere, en kuŝa pozicio, masaĝi la hernian regionon kaj ĉirkaŭaĵon dum kvin minutoj kun la mano ŝmirita per manĝoleo laŭ cirklaj movoj, se temas pri umbilika hernio, kaj en oblikva direkto, de la meza linio supren kaj eksteren, se ĝi estas ingvena. Tio plibonigas la sangan cirkuladon de la regiono kaj malhelpas la muskolan atrofion, favorante tiel la restaŭradon de la venkitaj histoj. Antaŭ aŭ post la masaĝoj, oni devas fari la sekvan gimnastikon dum 8 aŭ 10 minutoj, ankaŭ kuŝante: levi kaj mallevi ambaŭ krurojn, kunigitajn ĉe la komenco kaj poste aparte kaj alternigante la dekstran kaj la maldekstran; oni levas ilin vertikale kaj, mallevante ilin, ne tuŝi la grundon, sed teni ilin pende kelkajn sekundojn antaŭ levi ilin denove. Kiam la paciento pliboniĝas, li povas aldoni iom post iom cirklajn ambaŭsencajn movojn de la kruroj. Krome estas rekomendindaj: aer- kaj sunbanoj; ĉiumatene, ĉe ellitiĝo, frotado de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo; kaj ĉiuvespere apliki sur la hernian regionon alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn; racia nutrado.
Ĉe plenkreskuloj tiu ekskluziva kuracado ne ĉiam sufiĉas por atingi resaniĝon kaj tiukaze la uzado de hernia bandaĝo povas esti necesa. Antaŭ ol ĉirkaŭligi ĝin, la paciento en kuŝa pozicio devas certiĝi ke la hernio estas reduktita, t. e., ke ĝi enŝoviĝis en la abdomenan kavaĵon; se ne, li devas ĝin redukti milde kaj grade kun la fingroj cirkle kaj la femuro fleksita dum li profunde spiras. Se post la ĉirkaŭligo la hernio reaperas, oni devas demeti la bandaĝon kaj remeti ĝin ĝuste, ĉiam en kuŝa pozicio.
Se la hernio estas nereduktebla (sed ne strangolita), prenu lokan vaporbanon, sidbanon je kreskanta varmo, apliku surloken varmajn fomentaĵojn kaj kataplasmojn kaj alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn; post tiuj aplikaĵoj masaĝu singarde kaj fine surmetu suspensorion firme alĝustigi-tan pere de zono por eviti, ke la hernio pligrandiĝu; krom se la paciento preferas operaciiĝi. Strangolita hernio estas urĝe operacienda.
Ĉe diafragma hernio la supra parto de la stomako elŝoviĝas tra la natura aperturo de tiu muskolo, estigante gason, pirozon, regurgiton kaj doloron.
Por preventi kaj kuraci tiun afekcion oni devas kutimiĝi levi kaj mallevi ŝarĝojn ĝuste, tenante rekte la dorson, tio estas, ne fleksante ĝin, sed nur la genuojn; kaj se oni devas turniĝi tenante levita la ŝarĝon, oni devas movi la piedojn kaj ne rotacii la trunkon kun senmovaj piedoj. Krome la levota ŝarĝo devas troviĝi ĉe oniaj piedoj; se ĝi troviĝas supre, ekzemple sur breto, oni devas suriri ŝtupetaron aŭ benkon aŭ seĝon, kaj ne etendi la korpon por ĝin atingi. Tiuj ĉi indikoj koncerne la ĝustan pozicion estas aplikeblaj ankaŭ al la afekcioj de la vertebraro.
La kuracado kompletiĝas per abdomena kaj spira gimnastiko, penante uzi pleje la diafragmon; vegetara dieto kaj alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj sur la tutan ventron dum 30-60 minutoj ĉiuvespere antaŭ la manĝo. Oni evitu nekomfortan piedveston kaj la streĉiĝojn ĝenerale. Praktiku muskolan kaj mensan malstreĉiĝojn.
|
supren
|
Osta tuberkulozo / Ostomalacio
|
|
 |