Multaj personoj daŭre suferas malvarmajn piedojn pro cirkulaj kaj nervaj perturboj, kiuj ŝuldiĝas al ilia sidema kaj nenatura vivmaniero. Nepre necesas observi racian dieton; multe marŝi eksterdome; faradi gimnastikon spiran, Svedan kaj speciale de la nudaj piedoj (ilin fleksi, etendi, movi ambaŭflanken kaj cirklen ambaŭsence); aer- kaj sunbanoj; seka brosado de la tuta korpo; masaĝi la malvarmiĝintajn piedojn; ĉiuvespere preni alternan banon de piedoj kaj kruroj: varma unu minuton kaj malvarma kvin sekundojn, ripetante tion sinsekve plurfoje ĝis sumigi 10 aŭ 12 minutojn, kaj tuj poste ilin sekigi, frotadi kaj masaĝi. Somere paŭadi nudpiede sur la malseka gazono aŭ sur sablo varmigita de la suno; krome preni mallongan piedbanon en malvarma akvo kaj tuj poste revarmigi ilin marŝante aŭ farante gimnastikon nudpiede. Rekomendindas uzi vastajn komfortajn plektitajn ŝuojn kun plandumoj el korko. Kiam la vetero estas malseka kaj malvarma, la ŝuoj devas esti varmaj kaj akvoimunaj.