|
|
 |
 |
 |
 |
Platpiedo
|
|
|
Normale la piedo sin apogas al la grundo per la kalkano, la kapo de la unua metatarsa osto (kiu respondas al la dika piedfingro) kaj la ekstera rando. Oni konstatas tion, kiam oni staras nudpiede sur nigra papero kun la plandoj ŝmiritaj per talko: la rezultanta spuro montras la normalan dekolton de la interna volbo.
Nu, dum la marŝado kaj la starado la planda volbo emas platiĝi kaj tiu tendenco estas kompensita fare de la kontrahiĝo de la kruraj muskoloj, kies tendenoj subtenas la volbon kvazaŭ ŝnuro de arko.
Ĉe la adoleskantoj, kiuj rapide kreskis, sed ne estas bonfartaj (pro neracia nutrado, nenatura vivmaniero ktp.) tiuj muskoloj facile laciĝas kaj ne povas bone plenumi sian subtenan funkcion; tiun ĉi devas tiam transpreni la ligamentoj kuntenantaj la ostojn, kiuj finfine ankaŭ malstreĉiĝas kun la rezulto ke la planda volbo platiĝas. La platpiedo estigas doloron kaj misan pozicion (deformiĝon) de la membro, komune observebla ĉe personoj, kiuj pro sia profesio devas longe stari.
|
supren
|
Kuracado
|
Racia nutrado; sunbano de la tutnuda korpo aŭ almenaŭ de la kruroj; alterna piedbano varma-malvarma; ŝprucigo de malvarma aŭ preskaŭ malvarma akvo sur la genuojn; paŭadi nudpiede sur la malseka gazono, sur la akvo, sablo aŭ rulŝtonoj, tra la arbaro aŭ sur plaĝoj; marŝi pied-pinte; masaĝi la piedojn fare de la masaĝisto aŭ de la paciento mem; seka brosado. Plurfoje ĉiutage fari nudpiede la sekvajn movojn: kun paralelaj piedoj levi kaj mallevi la internan randon de la piedoj; marŝi sur la ekstera rando de la piedoj kun ties pintoj turnitaj internen; fleksi kaj etendi la genuojn starante piedpinte kun la kalkanoj ekstere kaj la piedfingroj interne (ambaŭ dikaj piedfingroj en kontakto); meti sur la planko du buletojn el pa-pero aŭ ŝtofo kaj pluki ilin ripetfoje per la fingroj de ĉiu piedo aparte; movi ambaŭ piedojn cirkle, ambaŭflanken kaj ambaŭsence. Kutimiĝi marŝi kun la piedpintoj turnitaj internen (ne eksteren) aŭ almenaŭ rekte antaŭen. La plej konsilinda piedvesto estas fortikaj ledaj duonbotoj kun laĉoj, larĝaj kaj malaltaj kalkanumoj. Se la marŝado suferigas, uzi provizore plandan subtenilon ĝis kiam la piedoj fortikiĝos; aŭ enmeti en la ŝuojn kusenetojn el felto, ledo aŭ kaŭĉuka spongo por levi la plandan volbon kaj tiel mildigi la doloron.
|
supren
|
Bursito / Malvarmaj piedoj
|
|
 |