|
|
 |
 |
 |
 |
Tendenito, sinoviito
|
|
|
La tendenoj estas blankecaj, fibrecaj muskolekstremaĵoj, kiuj ligas la muskolojn al ostoj. Por bone funkcii, ili devas facile gliti kaj tio normale okazas ĉar ili estas envolvitaj en ingoj lubrikitaj de sinovia likvaĵo simila al tiu de la artikoj. Ĉiu inflama difektŝanĝo, kiu limigas la ludon de la tendeno en ties ingo malfaciligas aŭ malhelpas ĝiajn funkciojn: estas la tendensinoviito kaŭzita ĝenerale de frapo, skuo aŭ ekscesa, nekutima ekzerco, reŭmatoida aŭ podagra artrito, infekto ktp. Ĝi manifestiĝas per doloro ĉe loka premo, kelkfoje kraketado (seka sinoviito), ŝvelo, foje ruĝeco kaj pusado, ne menciante la limigon aŭ malfacilecon de la movoj.
Ĉe la komenco ripozigi la afekciitan regionon (se temas pri la mano, subteni ĝin per skarpo). Unu- aŭ dufoje ĉiutage preni lokan vaporbanon dum 15-20 minutoj kaj tuj poste apliki malvarman kompreson aŭ prefere malvarman kataplasmon el argilo aŭ kaolino dum unu horo. Tian kataplasmon oni ankaŭ aplikas nokte kaj oni ĝin demetas la sekvan matenon. Ankaŭ utilas la loka bano en akvo je kreskanta temperaturo dum 10-15 minutoj kaj tuj poste ŝprucigi malvarman akvon unu- aŭ dufoje ĉiutage; aŭ alternaj banoj aŭ ŝprucoj varmaj-malvarmaj. Se la afekciita parto estas ruĝa kaj/aŭ varma, apliku sur ĝin nenion varman: tiukaze ĉiuj supre menciitaj aplikaĵoj devas esti malvarmaj. Ne hastu rekomenci la movojn: nur kiam la akuta proceso finiĝis, oni komencas masaĝi kaj fari aktivajn kaj pasivajn ekzercojn.
|
supren
|
Kramfoj / Panaricito au' paronih'io
|
|
 |