Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Pusa artrito

Ĉe la komenco oni devas tute senmovigi la artikon sendolorigcele; apliki sur la malsanan regionon malvarmajn kataplasmojn el argilo aŭ kaolino renovigitajn ĉiuhore aŭ ĉiuhore kaj duono dum la tuta tago, kaj alian dum la tuta nokto, kiun oni ne renovigas dum la dormohoroj (se ne eblas apliki tiujn kataplasmojn, anstataŭigu ilin per malvarmaj kompresoj); observi likvan dieton: akvo kun aŭ sen citronsuko aŭ ĵus elpremita suko de freŝaj fruktoj kaj nekuiritaj legomoj; klisteri por fekincitado unu aŭ dufoje ĉiutage.

Kiam la febro kaj aliaj akutaj simptomoj jam ĉesis, la paciento povas manĝi freŝajn fruktojn kaj poste ankaŭ diversspecajn salatojn, observante tiun nekuiritan dieton laŭeble longe. Krome oni tiam devas singarde komenci masaĝi la histojn ĉirkaŭantajn la artikon, kaj poste la artikon mem, ekfunkciigante ĝin pasive kaj aktive, ne estigante doloron, Fine estas konsilindaj lokaj vaporbanoj kaj ĝeneralaj sunbanoj.



supren

Hernio de la intervertebra disko / Artika kontuzo

© 2005-2007 MZ-Verlag