Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Dolora, blokita s'ultro

(Skapolo-humera periartrito). La ŝultra artiko, unu el la plej moveblaj de la korpo, povas esti afekciita same kiel la aliaj artikoj pro diversaj kaŭzoj: traŭmato (unusola forta bato aŭ kontuzo aŭ serio da nefortaj ripetitaj traŭmatoj), reŭmatismo, podagro, metabolaj, emociaj aŭ psikaj perturboj, inflamo de la tendenoj, muskoloj kaj ceteraj histoj, kiuj konsistigas la artikon ktp. Kelkfoje la ŝultra doloro fontas el aliaj partoj de la korpo pro diversaj malsanoj (kora infarkto, pulma, pleŭra kaj kolecista afekcioj, kola spondiloartrito, toksiĝoj (medikamenta aŭ alispeca). Malofte la dolora ŝultro estas kaŭzita de afekcio eks-kluziva de tiu artiko: ĝi pleje ŝuldiĝas al la lezoj de ties ĉirkaŭantaj histoj.

Ĝi estas karakterizita per malakra doloro en la ŝultro, kiu en ĝiaj intensaj formoj etendiĝas ĝis la kolo aŭ descendas laŭlonge de la brako. Krome la artika movebleco estas tre limigita kaj la plej eta movo suferigas.

La kuracado estas same kiel indikite por reŭmatoida artrito. Kiam la intensa doloro ĉesas, oni devas tuj komenci singarde la aktivajn kaj pasivajn movojn de la artiko por restarigi grade ties funkciojn, kvankam ĉe la komenco ili okazigos doloron.

La kurtaj ondoj, la diatermio kaj la ultrasono en malgrandaj dozoj povas ankaŭ utili.Oni konstatis, ke kelkfoje interkuranta febra malsano (ekzemple gripo) povas neatendite malaperigi tiun malsanon.



supren

Artrozo / Artika tuberkulozo

© 2005-2007 MZ-Verlag