Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Artrozo

estas degenera proceso de la artiko, multe pli ofta ol la artrito, kiu estas inflama proceso; sed malgraŭ la fundamenta diferenco inter ambaŭ, la ku-racado estas tre simila. Ĝi pleje trafas la maljunulojn tial, ke ĝi estas parto de la maljuniĝa proceso, sed povas ankaŭ trafi pli junajn personojn, kiuj antaŭe suferis iun artikan malsanon aŭ simple tre dikajn.

Aparte afekciitaj estas la artikoj, kiuj subtenas pli grandan pezon (genuo, kokso), kies kartilagon ĝi erodas kaj difektas, kreskigante novan oston sub ĝi kaj ĉe la artika rando. Ĝi okazigas rigidecon post ripozado kaj doloron, kiu intensiĝas laŭ la veteraj ŝanĝiĝoj.

Kiam la genuo estas trafita, precipe ĉe maljunaj virinoj, oni konstatas spasmon kaj atrofion de la ĉirkaŭantaj muskoloj, movan limigon, krakadon, fleksdeformiĝon kaj doloron ĉe premo. La artrozo de la kokso (koksartrozo) estas malpli ofta ol tiu de la genuo, sed ĝi estas pli malkapabliga, ĉar ĝi estigas doloron ĉekomence ekstarante aŭ marŝante, sed poste kontinuan kaj eĉ dumnoktan, kio malhelpas la dormadon; ĝi lokiĝas en la ingveno aŭ en la interna flanko de la genuo kun mova limigo de la kokso. Kiam ĝi atakas la vertebrojn, ĝi nomiĝas spondilozo, kiun ni jam pritraktis.

La kuracado estas same kiel por reŭmatoida artrito kaj ostoporozo. Oni devas apliki varmon antaŭ la masaĝo (oni masaĝu ne la artikon mem, sed la molajn histojn, kiuj ĝin ĉirkaŭas) kaj la movigo por ke tiuj ĉi estu bone tolerataj. Oni devas alternigi la ekzercojn kaj la ripozon, sed prefere oni faru la unuajn en sida aŭ kuŝa pozicio unu- aŭ dufoje ĉiutage por eviti superŝarĝi la artikojn; ne forgesante, ke la movoj mem ne eluzas la kartilagon, escepte se oni faras ilin en malfavoraj kondiĉoj; male, ili plibonigas la amplitudon de la artika ludo kaj la kartilagan nutriĝon, fortigas la muskolaron kaj evitas la kontrahiĝojn, kiuj estigas la doloron. Kelkfoje povas utili la diatermio, la kurtaj ondoj kaj la ultrasono.

Kiam la genuo aŭ la kokso estas afekciitaj, rekomendindas sin apogi sur bastono aŭ lamulbastono kaj eviti nenecesajn promenadojn aŭ supreniradon de ŝtuparoj. Oni devas uzi komfortajn ŝuojn, ĝusti misajn korpajn po-ziciojn, kuraci la platpiedon (se ĝi ekzistas) kaj la trodikecon. Ĉi-lastan oni atingas per la vegetara, prefere nekuirita dieto, kiu krome estas grava kuraciga faktoro en tiu ĉi malsano.



supren

Skoliozo / Dolora, blokita s'ultro

© 2005-2007 MZ-Verlag