|
|
 |
 |
 |
 |
Skoliozo
|
|
|
estas flankena deviiĝo de la vertebra kolumno, kiu ankaŭ estas tordita laŭ sia vertikala akso. Ekzistas skoliozo pro rakitismo, konstatebla ĉe 2- ĝis 7jaraj infanoj, kaj alia, kiu ŝuldiĝas al asimetrio de la gamboj (unu gambo denaske pli mallonga ol la alia, aŭ mallongigita pro platpiedo aŭ pro koksa denaska luksacio). Sed la plej komuna estas la skoliozo de la geadoleskantoj, kiu rilatas al vivperiodo de kreskado kaj ĉeesto al la lernejo.
Oni rimarkas ĝin ĉe malgrasaj infanoj (ĉefe infaninoj), kiuj rapide kreskis, kun malforta muskolaro pro manko de ekzerciĝo kaj misa pozicio de la korpo en la lernejo kaj en la hejmo, precipe dum skribado. La dorsa muskolaro, kiu fiksas kaj rektigas la vertebraron, venkiĝas kiam la korpa pezo gravitas troe sur unu flanko, ĉar tiam estiĝas la devio, kiu kun paso de la tempo deformas ankaŭ la vertebrojn.
Necesas diagnozi la skoliozon kiam ĝi komenciĝas, ĉar kontraŭe la rezulto de la kuracado iĝas duba. Por tio la paciento devas stari tutnuda kun la kalkanoj kunigitaj kaj la kapo rekta. La kuracisto lokiĝas malantaŭe kaj konstatas, ke unu ŝultro estas pli alta ol la alia, kaj ke la spino ne estas rekta sed kurba; kaj tiu misformo iĝas pli rimarkebla, kiam la paciento kliniĝas antaŭen kun la brakoj krucitaj sur la brusto.
La infano devas observi fortigan dieton kiel indikite por osta tuberkulozo, preni aer- kaj sunbanojn de la tutnuda korpo kaj fari regule Svedan kaj spirajn ekzercojn. Krome tre gravas, ke li ĝustu la misan korpan pozicion kiam li marŝas, sidas kaj skribas, kaj atentu, ke la dorso estu ĉiam rekta. Dufoje ĉiutage li devas fari dum 10-15 minutoj specialajn fizikajn ekzercojn por plifortigi la dorsan muskolaron, kiu konservas rekta la vertebraron: movi energie la ŝultrojn antaŭen kaj malantaŭen, supren kaj malsupren; fleksi, retrofleksi kaj rotacii la trunkon kaj la kolon ambaŭsence; supren- kaj malsupreniri plurfoje ŝtupetaron vertikale apogita al muro kun la dorso retroe; marŝi kvarpiede; stari kun la kalkanoj, la suroj, la gluteoj, la ŝultroj kaj la kapo tanĝantaj la muron; levi alten unu brakon kaj per la alia tuŝi la gluteon de la kontraŭa flanko, dum oni rektigas la trunkon malantaŭen; kaj ripeti tiun ĉi ekzercon kun la alia brako. Masaĝoj. Ĉiudua- aŭ triahore kuŝiĝi en la lito por 20- aŭ 30-minuta ripozado.
|
|

Skoliozo

|
supren
|
Ostomalacio / Artrozo
|
|
 |