Tiuj malsanoj de la vertebroj kaj ties artikoj prezentiĝas ĉe 20- ĝis 40jaraĝuloj, plej ofte ĉe viroj. lli komenciĝas inside per doloro en la malsupra parto de la dorso kaj koksoj kaj dorsa rigideco dum la mateno. Ĉar la malsano avancas supren, tiuj simptomoj pligraviĝas kaj post monatoj aŭ jaroj aperas doloro de la resto de la vertebraro kaj limiĝo de la dorsaj movoj. Krome prezentiĝas ĝeneralaj simptomoj (laciĝo, magriĝo, iom da febro) kaj kelkfoje kora lezo (unuagrada blokado). La rezulto povas esti la vertebrara ankilozo (senmovebleco) kun rekta dorso kaj difekta pozicio. La kuracado estas same kiel por reŭmatoida artrito, penante atingi la laŭeble bonan pozicion de la vertebraro pere de la plifortigo de la dorsa muskolaro kaj la pliigon de la spira kapacito. Alternigi la fizikajn ekzercojn kaj la ripozpaŭzon sur lito kun firma matraco sub kiu troviĝas tabulo.