|
|
 |
 |
 |
 |
Podagra artrito
|
|
|
estas fakte metabola perturbo de la ureata acido, kiu pleje trafas la virojn, kies ofteco pliiĝas pro la kontraŭnatura vivmaniero de la homoj kaj la damaĝa agado de diversaj farmaciaĵoj kaj drogoj, ne menciante la heredan antaŭdispozicion. La konkrementoj el natria urato (tofoj) demetiĝas ĉirkaŭ la artikoj, la orelaj randoj kaj aliaj organoj, lezante la histojn; ĉe la renoj, formante ŝtonetojn kaj difektŝanĝante ilian strukturon.
La akuta atako de podagro afekcias plej ofte la dikpiedfingron, kiu ŝvelas, ruĝiĝas kaj tre doloras. Ĝi daŭras 2-14 tagojn, kaj poste la simptomoj malaperas; sed denove ili reaperas kaj tiuj remalsaniĝoj plioftiĝas, trafas aliajn artikojn kaj fine la malsano kronikiĝas. La prognozo dependas de la aĝo je kiu aperas la unuaj simptomoj: je plia aĝo, des pli bona prognozo.
Dum la akuta krizo oni devas enlitiĝi, observi dum kelkaj tagoj likvan dieton (akvo kun aŭ sen citronsukoĵus elpremita suko de freŝaj fruktoj kaj dekoktaĵoj de ekvizeto aŭ de stigmoj de maizo), klisteri ĉiutage kun unu litro da varmeta akvo; apliki sur la inflamitan regionon malvarman aŭ apenaŭ varmetan kataplasmon el argilo aŭ kaolino, kiun oni renovigas ĉiun horon dum la tago, kaj alian dum la tuta nokto. Post la akuta krizo, observi dum kelkaj tagoj dieton el freŝaj maturaj fruktoj kaj poste alternigante tiujn ĉi kaj diversspecajn salatojn, plidaŭrigante la nekuiritan dieton laŭeble longe. Fine oni povas ankaŭ manĝi kuiritajn legomojn, integrajn cerealojn kaj vegetarajn supojn. Tiam sekvu la instrukciojn por reŭmatoida artrito.
|
supren
|
Reu'matoida artrito / Spondilito, spondilozo, spondiloartrito, -artrozo
|
|
 |