|
|
 |
 |
 |
 |
Reu'matoida artrito
|
|
|
Ĝi plej ofte aperas en malvarmaj kaj malsekaj regionoj de la mezvarmaj zonoj, povas trafi ĉiuaĝajn personojn, ĝenerale 35-45jarajn, pli ofte virinojn ol virojn. Ĝiaj unuaj simptomoj prezentiĝas grade: artikaj edemo, kongesto kaj rigideco (ĉefe matene ĉe ellitiĝo), magriĝo, senapetiteco, laciĝo kaj malalta febro; poste evidentiĝas svagaj muskolaj kaj artikaj doloroj, ordinare en la manoj, sed ankaŭ en la genuo, maleolo, ŝultro, kubuto, manradiko, mandiblo kaj kokso. Tiuj simptomoj kelkfoje malintensiĝas kaj poste pliakriĝas; aŭ ili malrapide kaj progresive pligraviĝas ĝis la estigo de funkcia nekapableco aŭ limigo, kiu ŝuldiĝas al kontrahiĝoj pro artika lezo, ten-dena mallongiĝo, muskola inflamo kaj ankaŭ al streĉiĝo, ŝvelo kaj malfortiĝo de la ligamentoj, tendenoj kaj aliaj artikaj histoj.
Tiu kronika malsano ne estas simple artika kaj muskola, sed ankaŭ ĝenerala perturbo de la organismo, kiu manifestiĝas en aliaj organoj: arterioj, okuloj, koro, pulmo, pleŭro ktp.
Kelkfoje ĝi estas benigna kaj malaperas aŭ limiĝas al malmultaj artikoj, ne kaŭzante (aŭ preskaŭ ne) funkcian nekapablecon; sed ĝenerale okazas remalsaniĝo aŭ kontinua inflamo kun kartilaga lezo kaj adheraĵoj inter la artikaj surfacoj, kiuj povas konduki al la ankilozo (artika senmovebleco). Multfoje ĝi trafas ambaŭflanke kaj simetrie la saman artikon; sed ĝi povas ataki nur unu artikon, la genuon aŭ iun alian, se tiu ĉi suferis antaŭe traŭmaton.
Ekzistas juneca formo, kiu aperas antaŭ la 16a jaro je prognozo ĝenerale favora, sed kiu povas afekcii la okulojn; kaj tial ĝi postulas periodan kontrolon de la okulkuracisto.
|
supren
|
Kuracado
|
La kuracado devas ampleksi praktike ĉiujn aspektojn de la vivo: dieto strikte vegetara; sunbanoj de la tutnuda korpo aŭ almenaŭ de la afekciitaj regionoj, kondiĉe, ke ne estu febro kaj aliaj akutaj simptomoj (doloro, ŝvelo); sendolorigi same kiel indikite por ostoporozo plus infraruĝaj radioj aŭ pre-fere surlokaj varmaj (ne tro) kataplasmoj el argilo aŭ kaolino miksita kun 2 kulerplenoj da glicerino (tiuj du substancoj havas kontraŭinflaman proprecon kaj malaperigas la edemon).
Se la paciento ne eltenas la varmon en la afekciita regiono, ekzemple la kruroj, oni aplikas ĝin en la manoj kaj antaŭbrakoj, kaj tiel estos stimulita la cirkulado en la kruroj laŭ refleksa vojo. La malseka varmo estas efikoplena por mildigi la reŭmatismajn dolorojn kaj oni plifortigas tiun efikon aldonante al la aplikaĵoj moligajn plantojn por malstreĉi la histojn (dekoktaĵoj de linsemoj aŭ de fojnfloroj). Lokan vaporbanon kun tiuj samaj substancoj oni povas preni ĉiuduatage dum 15-30 minutoj laŭ tolereco.
Post la sendolorigo tre gravas mildigi la muskolan spasmon, preventi la deformiĝojn, konservi la muskolan forton kaj la artikan moveblecon. Oni atingas tion pere de mildaj masaĝoj (ne kiam estas doloro kaj ŝvelo), ĝusta pozicio de la korpo kaj adekvataj fizikaj ekzercoj, kiuj estos pli bone tole-rataj se oni antaŭe aplikas varmon.
Estas konsilinde fari la facilajn taskojn de la domo kaj ĝardeno, kiuj postulas konstantan uzadon de la ekstremaĵoj.
La kuracisto devas zorge stimuli kaj morale apogi la pacienton por ke tiu ĉi resaniĝu, ne forgesante ke ofte ekzistas psika kaŭzo (malamikeco, bridita kolero ktp.), kiu ne eksteriĝas sufiĉe kaj sekve tradukiĝas per fizikaj simptomoj, kiuj bezonas psikoterapion.
La kuracado per mineralaj akvoj estas rekomendinda ĉe la diversaj formoj de kronika reŭmatismo kaj speciale ĉe reŭmatoida artrito.
La saniga efiko de la akvoj kaj ŝlimoj, kiuj elŝprucas el la profundo de la tero estas ja konita de la antikvaj tempoj kaj la homo instinkte sin helpis per ili. Kaj ties efiko kompletiĝas per la favora klimato de la regiono (montara, arbara aŭ ebenaĵa), kie troviĝas la fontoj, en paca medio, malproksime de la streĉoj de la ĉiutaga vivo.
La dieto devas esti vegetara, prefere nekuirita ĉe la komenco: abundaj, maturaj, freŝaj fruktoj kaj diversspecaj salatoj; poste oni aldonas kuiritajn legomojn, integrajn cerealojn kaj vegetarajn supojn. Malproksime de la manĝoj oni povas trinki tizanojn de urinigaj (ekvizeto, stigmoj de maizo) kaj sangpurigaj (radiko de smilako) plantoj aŭ prefere mineralan kontraŭreŭmatisman akvon. Tiu ĉi kuracado daŭras plurajn semajnojn kaj oni devas trinki tiujn likvaĵojn malrapide, per malgrandaj glutoj.
Kelkaj pacientoj neprudente prenas ekde la komenco banojn tro oftajn, varmajn aŭ longdaŭrajn kun la intenco akceli la resaniĝon. Tio estas grava eraro, ĉar povas tiam prezentiĝi vera krizo kun pli akraj doloroj, kiuj devigos ĉesigi la banojn.
Oni devas antaŭe sensentivigi progresive la organismon, prenante ĉiutage nur unu banon je 33-36 °C dum 10-15 minutoj maksimume; poste oni pliigas grade tiun tempodaŭron, ĝis atingi ne pli ol duonhoron, kaj temperaturon ĝis 38 °C aŭ eĉ pli, kiam oni celas eksciton kaj revulsian efikon; tiun ĉi oni ankaŭ atingas pere de nevarmaj mineralaj akvoj, kies konsistaĵo kaj sala koncentriteco estas tre fortaj. La diversaj agmanieroj de la banterapio (mergado, duŝo, duŝomasaĝo, ŝprucigo, vapor- kaj ŝlimbanoj ktp.) estas indikendaj fare de kompetentulo, konsiderante la ĝeneralan sanstaton de la paciento, lia reagkapablo kaj la karakterizaĵoj de lia malsano.
La ekstera kaj interna uzado de la mineralaj akvoj stimulas la renojn, la in-testojn kaj la haŭton, kiuj eliminas la sangajn malpuraĵojn, favoras la nutriĝon de la histoj kaj kvietigas la nervaron; tio tradukiĝas en pliiĝo de la korpa defendkapablo, kio kondukas al resaniĝo. Oni nur konsideru, ke tiuj akvoj estas vere aktivaj, kiam oni utiligas ilin tuj post ties elŝpruco el la tero, ĉar en tiu momento ili plene entenas ĉiujn siajn proprecojn (termajn, mine-ralajn, organikajn kaj radiaktivajn), kiuj poste parte perdiĝas pro la agado de la aero, la lumo, la varmo kaj la tempo (mineralaj akvoj enboteligitaj, miksitaj, varmigitaj aŭ malvarmigitaj).
|
supren
|
Reu'matismo / Podagra artrito
|
|
 |