Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Ostoporozo

La skeleta substanco atingas sian normalan maksimumon kiam la virino estas 50-jara kaj la viro 45-50jaraĝa. Ekde tiam komenciĝas normale fiziologia proceso de maljuniĝo, kiu manifestiĝas en kontinua perdo de la osta maso ĝis la vivfiniĝo. Tio signifas, ke la osta histo detruiĝas, resorbiĝas, malrapide perdiĝas, kaj sekve aperas doloroj (pleje dorsaj, kiam vertebro estas trafita) kaj oftaj frakturoj, tial ke la skeleto submetita al ŝarĝo supera al sia rezisto ne povas plenumi sian subtenan funkcion. La movoj intensigas la dolorojn, kiuj grade malpliiĝas post tri aŭ kvar semajnoj.

Ĉiu sana persono, do, laŭmezure kiel ĝi maljuniĝas, suferas tiun progresivan atrofion de la osta histo ĝis proksimume 15%. Sed tiun normalan proceson povas akceli aŭ intensigi diversaj malsanoj, la senmoviĝado aŭ neaktiveco de granda parto de la skeleto (la fizika aktiveco estas necesa, do, ĉar ĝi stimulas la ostan regeneradon) kaj kelkaj drogoj kaj farmaciaĵoj (kortikosteroidoj, heparino ktp.).

La kuracado baziĝas sur la alcela dieto (la sama kiel por osta tuberkulozo), inkludante manĝaĵojn riĉajn je kalcio: lakto, fromaĝo, citrusoj, sekigita figo, grajnoj de sezamo, migdaloj, juglando, arakido, ovoflavo, florbrasiko ktp.; kaj la sunbanoj kondiĉe, ke ne estas kontraŭindikoj (hipertensio, kormalsanoj ktp.).

Por sendolorigi uzu dekoktaĵon de laktuko aŭ de papaveto kaj apliku surloken varmon: fomentaĵojn kaj varmajn kataplasmojn, varmajn sablosakon kaj kruĉon, elektran kuseneton. Krome oni devas ripozi en kuŝa pozicio sur mola matraco sternita sur glata malmola bazo (tabuloj); sufiĉas du aŭ tri semajnoj por mildigi la akrajn dolorojn, eĉ se temas pri vertebraj frakturoj. Se la paciento ne povas kuŝi pro kormalsano aŭ iu alia kaŭzo, li povas enlite ripozi duonside.

Por preventi deformiĝojn kaj la muskolan atrofion, estas rekomendinde fari ekde la komenco - evitante estigi doloron - masaĝojn de la koncerna regiono kaj aktivajn ekzercojn de la dorsa muskolaro, kiu ĉi-kaze estas rigida. Kiam la doloro tre malpliiĝas, la paciento povas komenci ellitiĝi, sed tiel, ke la vertebraro ne suferu, t. e., li devas unue turni la korpon flanken ankoraŭ kuŝanta, poste ellitigi la krurojn dum li ankoraŭ kuŝas, kaj finfine leviĝi sin apogante per ambaŭ manoj sur la lito.

La kronikaj doloroj de la ostoporozo tre mildiĝas kiam oni korektas la neĝu-stan korpan pozicion, kiam oni sidas, staras, kliniĝas, marŝas, laboras ktp. Kaj tiu dorsa disciplino - tre utila ankaŭ en ĉiuj kazoj de vertebraraj problemoj -, kiu celas malŝarĝi aŭ senpezigi la vertebraron por ke ĝi konserviĝu vertikale, postulas la kontinuan atenton de la paciento.



supren

Frakturo (ostorompig'o) / Reu'matismo

© 2005-2007 MZ-Verlag