Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Rakitismo

estas karenca malsano (manko de vitamino D) konstatebla ĉe infanoj, kiuj naskiĝis kaj loĝas en medioj sen aero kaj suno, subnutritaj, kies gepatroj suferas de la samaj higienaj mankoj.

La rakita infano estas malaltstatura, kun tro granda kapo, elstara frunto, malrapida dentokreskado kaj antaŭtempaj karioj; ĝia brusto prezentas elstaraĵon similan al ŝipkilo aŭ al brusto de meleagro; ĉe la juntaĵoj inter la ripoj kaj la ripaj kartilagoj troviĝas serio da malgrandaj nodaĵoj (rakita rozario); ĝia ventro elstaras, ĝiaj membroj estas deformitaj kaj ĝia spirado malfacila.

Por preventi la rakitismon oni devas strikte observi la instrukciojn en infanaj malsanoj. Precipe gravas la racia nutrado kaj speciale la ĉiutaga enstomakigo de vitamino D, trovebla en la ovoflavo kaj en la laktaĵoj, kaj la sunbanoj, ĉar la sunradioj transformas la provitaminon D de la haŭto en vitaminon D, kontribuante tiel al la fiksado de la kalcio kaj fosforo, nepre necesaj en tiu ĉi kazo. La vivo en la kamparo, montaro aŭ prefere apud la maro estas rekomendinda. La rakita infano ne devas komenci marŝi antaŭ sia resaniĝo por eviti ostajn deformiĝojn.



supren

Ostito kaj ostomedolito

© 2005-2007 MZ-Verlag