Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Osta tuberkulozo

Tiu ĉi malsano evoluas inside. Ĝia unua simptomo estas profunda doloro provokita de premo, kiu intensiĝas dumnokte. Ĉe la dolora punkto formiĝas ŝvelaĵo, kiu fine moliĝas formante malvarman absceson. Kun la tempo tiu ĉi boras sian vojon tra la haŭto por elimini la akumulitan puson: tiu patologia kanaleto nomiĝas fistulo, kiu tre malrapide kuraciĝas.

Kiam la malsano trafas la vertebrojn, tiuj ĉi platiĝas kaj sekve la vertebra kolumno falas formante ĝibon, kiu estigas cirkulajn kaj spirajn perturbojn kaj povas kunpremi la mjelon, kaŭzante malfacilecon en marŝado kaj urinado, neŭralgiojn kaj diversajn paralizojn. Estas la Pott-a malsano.

Kuracado: Longdaŭra enlita ripozado en kuŝa pozicio, prefere eksterdome ĉe la marbordo aŭ almenaŭ en la kamparo aŭ en mezalta montaro. Kiam la doloro tute ĉesas, oni povas ripozi en brak- aŭ faldseĝo. Sunbano de la tuta nuda korpo, pliigante iom post iom ĝian daŭron, ĝis atingi unu aŭ du horojn ĉiutage, kaj sur la dorso kaj sur la ventro. Fortiga vegetara dieto prefere nekuirita, sen salo aŭ tre malmulta, inkludante laktaĵojn, ovaĵojn, nuksojn, krudan ĝermon de tritiko, manĝeblajn marajn algojn, sekigitan bierfermentilon, polenon de floroj kaj ova ŝelo subtile pistita. Apliki dum la nokto sur la malsanan regionon malvarman aŭ varmetan kataplasmon el argilo aŭ kaolino, kiun oni demetas la sekvan matenon; apliki ĝin ankaŭ dum la tago, renovigante ĝin ĉiudua- aŭ triahore kun duonhora paŭzo intere. Kiam la proceso jam finiĝis, oni devas fari masaĝojn kaj kelkajn aktivajn kaj pasivajn movojn por fortigi la muskolojn; poste oni komencas marŝi grade, evitante laciĝi.

Eĉ se ĝi trafas nur unu organon, oni devas konsideri ĝenerala tiun malsanon.



supren

Malsanoj de la ostoj, artikoj, muskoloj, tendenoj / Ingvena kaj umbilika hernioj

© 2005-2007 MZ-Verlag