Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Ostito kaj ostomedolito

Ostito (inflamo de osta histo) kaj ostomedolito (inflamo de la osto kaj ĝia medolo) kaŭzas doloron, rapidan korbatadon, fortan febron kun tremo, ruĝecon kaj ŝvelon de la atakita regiono. Poste aperas pusado, kiu povas longe daŭri, se ĝusta kuracado ne estas aplikata. Tiu ĉi, dum la akuta fazo, konsistas en: enlita ripozo kun la afekciita membro en ĝusta pozicio; ne manĝi solidajn manĝaĵojn; trinki nur laŭvole akvon kun aŭ sen citronsuko, sukon ĵus elpremitan de freŝaj fruktoj kaj krudaj (nekuiritaj) legomoj; apliki dufoje ĉiutage unulitran klisteron el preskaŭ malvarma akvo por fekincitado; apliki dum la tago sur la malsanan regionon kaj ĉirkaŭaĵon malvarmajn kompresojn ofte renovigitajn (lavotajn de temp' al tempo per sapo) aŭ prefere malvarmajn kataplasmojn el argilo aŭ kaolino renovigotajn ĉiuhore; nokte fari la saman aplikaĵon, kiun oni demetas la sekvan matenon.

Kiam la febro malaperas, oni povas manĝi laŭvole freŝajn maturajn fruktojn kaj post kelkaj tagoj krudajn diversspecajn salatojn kaj (alterne) fruktojn; fine ankaŭ kuiritajn legomojn, integrajn cerealojn kaj vegetarajn supojn; ne forgesante tamen, ke la dieto devas esti precipe kruda ĉar tia ĝi estas pli kuracpova.

Kiam la akutaj simptomoj tute malaperis, oni prenu ĉiutage sunbanon de la tuta nuda korpo aŭ almenaŭ de la malsana regiono, komencante per 2 aŭ 3 minutoj, pliigante la daŭron iom post iom ĝis atingi almenaŭ 1 horon ĉiutage, kaj tiel daŭrigi.

La paciento povas tiam ellitiĝi kaj rekomenci grade siajn okupojn; li reduktas la oftecon de la kataplasmoj aŭ kompresoj kaj, se li spontanee fekas, li ĉesigas la klisterojn. Kiam la doloro komplete ĉesis, masaĝoj kaj fizikaj ekzercoj estas konsilindaj.

Evitu laŭeble la kirurgian operacion, kiu plej ofte fiaskas. Oni povas nur akcepti la forprenon de la sekvestro (osta parto trafita de nekrozo), kiam ĝi ne povas esti spontanee eliminita kune kun la puso pro ĝiaj grandeco kaj situo.

La naturista medicino bone sukcesas kuraci tiun malsanon en relative mallonga tempo; alie ĝi fariĝas tre kronika.



supren

Rakitismo / Frakturo (ostorompig'o)

© 2005-2007 MZ-Verlag