Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Virinaj malsanoj

Kvankam iom konvencie, ni povas dividi la seksajn organojn de virino en eksterajn kaj internajn.

La eksteraj (pudendo) etendiĝas de la pubo ĝis la anuso, kaj konsistas el:



supren

la puba monto aŭ monto de Venuso, elstaraĵo antaŭ la vulvo, kovrita de haroj.
la klitoro, erektiĝema organo, situanta ĉe la antaŭo de la vulvo, sidejo de la seksekscitiĝo.
la himeno, faldo aŭ membrano, kiu fermas parte la enirejon de la vagino
la nimfoj aŭ internaj lipoj, ĉe kies interna flanko troviĝas la duktoj de la Bartolinaj glandoj.
la eksteraj lipoj. Inter la klitoro kaj la himeno situas la uretra orifico.


supren

La internaj seksaj organoj estas en la pelva kavo

la ovarioj, en kiuj formiĝas, evoluas kaj maturiĝas la ovoloj.
la salpingoj aŭ uteraj tuboj, duktoj situantaj inter la ovarioj kaj la utero.
la utero, kie la fekundigita ovolo fariĝas ovo, kiu mem transformiĝas al feto.
la vagino, kanalo inter la utero kaj la vulvo (= eksteraĵo de la seksaj organoj de virino), estas la organo de la kopulacio.


supren

La mamoj, elstaraj partoj de la brusto ĉe virinoj, kiuj entenas la laktajn glandojn, konstituas komplementajn organojn de la naska aparato.

Normale la ovario komencas sian aktivecon, kiam la knabino estas 13-15jara.

Matura ovolo ellasita de tiu organo penetras en la salpingon kaj poste en la uteron. Se ĝi ne estas fekundigita, ĝi estas elpelita kun akompano de pli aŭ malpli abunda sangelfluo (ĉirkaŭ 200-300grama) dum 3-4 tagoj. Tiu funkcio, nomita menstruo, ripetiĝas ordinare ĉiu-28-tage, kaj ĉesas, kiam la virino estas 45-50jara (menopaŭzo).

Se la ovolo estas fekundigita fare de spermatozoo (matura vira seksoĉelo), ĝi fariĝas ovo, kaj enplantiĝas en la utera mukozo, kie ĝi progresive disvolviĝas.

Ĉe la fino de la tria monato de gravedo jam diferenciĝas la placento, spongeca kaj mola organo kunliganta la uteron al la embrio pere de la umbilika ŝnuro. Tra tiu ĉi la embrio, kiu jam fariĝas feto, ricevas sian nutraĵon de la patrina sango.

Naŭ monatojn post la fekundiĝo, la patrino elpuŝas el la utero la maturan feton (akuŝo).



supren

Aborto

Aneksito

Bartolinito

Benignaj uteraj tumoroj

Blenoragio virina

Cervikito

Eksterutera au' ektopia gravedeco

Frigideco

Malsanoj de la mamoj

Metrito (uterito)

Uteraj delokig'oj

Vaginito

Venereaj malsanoj

Virina sterileco

Vulva jukado

Vulvito




supren

La psikaj kaŭzoj ofte ludas gravan rolon en la estigo de la virinaj malsanoj. Malkontenteco pri sia propra sekso, fiaskoj, disreviĝoj, konfliktoj diversspecaj, troa nervostreĉo ktp. povas tradukiĝi kun paso de la tempo per diversaj virinaj perturboj kaj malsanoj, kiuj postulas tiukaze psikoterapian kuracadon.



supren

Eksterutera au' ektopia gravedeco / Aneksito

© 2005-2007 MZ-Verlag