Ĉe inflamo, absceso, malmolaĵo ktp. apliku sur la tutan mamon malvarman kataplasmon el argilo dum la tuta nokto kaj aliajn dum la tago (renovigu ĉiu-2-4-hore).
Se la virino mamnutras, kaj ties mamo pusas aŭ doloras, ŝi ĉesu mamnutri per la afekciita mamo dum la daŭro de la malsano.
Ĉar kelkaj mamaj malmolaĵoj povas esti malignaj, estas konsilinde laŭeble frue konsulti kompetentan kuraciston, kiu diagnozos jen per klinika esplorado, jen pere de specialaj metodoj (mamografio, termografio kun in-fraruĝaj radioj, limfografio ktp.).La fendetoj de la cico estas doloraj dum mamnutrado kaj ofte devigas uzi cicumon. Oni evitas ilin per zorga purigado de la mamoj, kaj oni ilin kuracas per malvarmaj kataplasmoj el kaolino kaj per sunbanoj.
|
|

Malsana mamo Cistoj kaj kancero

|