Fekunda virino periode demetas maturiĝintan ovolon, kiu kunfandiĝante kun spermatozoo, fariĝas ovo enplantiĝonta en la utero.
Se la virino estas sana kaj ŝiaj seksaj organoj estas normalaj, ŝi kapablas reprodukti sin kondiĉe, ke estu ankaŭ normala ŝia sekskuniĝo kun sana viro, kies spermo devas enteni maturajn spermatozoojn en sufiĉa kvanto kaj bona moviĝemo.
Por determini la kaŭzon de la sterileco ĉe paro, ni insistas, ke oni nepre analizu unue la spermon de la viro antaŭ ol submeti la virinon al multekostaj, ĝenaj kaj kelkfoje eĉ turmentaj ekzamenoj; ĉar ofte tiu sterileco estas atribuenda sole nur al la viro.
Jen la plej oftaj kaŭzoj de virina sterileco: subevoluintaj seksorganoj (mal- aŭ miskresko), tumoroj kaj kistoj, obstrukco de ambaŭ salpingoj, sekvaĵoj de uterito kaj cervikito, ĝenerala malbonfarto, kronika toksiĝo (alkohola, tabaka, plumba, morfina ktp.), tuberkulozo, sifiliso, anemio ktp.
Kompreneble la kuracado de la virina sterileco dependas de ties determinota kaŭzo. Ni nur substreku, ke la observado de la faktoroj de la sano, precipe la racia nutrado, grave kontribuas al la fekundeco de la vir(in)oj; kaj ke la uzado de hormonoj kaj aliaj drogoj por kuraci la sterilecon nur povas konduki al gravaj kaj eĉ nekuraceblaj malsanoj (kancero ktp.).
Koncerne la artefaritan sterilecon intence estigitan per kontraŭkoncipaj piloloj, ni diru, ke ĝi terure disvastiĝas hodiaŭ, kaŭzante diversajn perturbojn kaj eĉ malsanojn, precipe kiam la virino suferas de la hepato, renoj, cirkulada aparato ktp.
|